Žinutės: 161
Kalba: Esperanto
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 18 d. 15:45:15
– Baca, vi montros al ni Gievont (la monto apud Zakopane)? – demandas turistoj unu montaranon.
– Montrom. Vidas vi ci ŭunuan montetkon?
– Ni vidas – respondas la turistoj.
– Tiu ne jestas Gievont. Kaj vidas vi tiun duan montetkon?
– Ni vidas – respondas refoje la turistoj.
– Tiu jankaŭ ne jestas Gievont. Kaj vidas vi tiun trian montetkon?
– Ne.
– Tiu dzuste jestas Gievont.
https://images91.fotosik.pl/277/a042b35e8598a11f.j...
Tiu ĝuste estas Gievont en la vespera sunlumo. Sube - Zakopane. Sur la deklivo - la verdaj skisaltejoj. (el: natatry.pl)
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 19 d. 16:53:02
Baca kaŭzas vojakcidenton – batis ĉevojan arbon. Policisto pridemandas lin:
– Baca, kiel tio aspektis?
– Sinjoro potenco (tiel ŝerce alparolas policistojn homoj en Pollando), vidas vi tiun ci jarbon?
– Mi vidas – respondas la policisto.
– Nu, kaj mi ne vidim ŭonin.
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 19 d. 16:55:25
Policisto haltas bacan veturiĝantan per ĉevalĉaro kaj demandas lin:
– Baca, kion vi veturigas?
Baca kliniĝas kaj flustras:
– Fojnon.
– Kial vi tiel flustras? – demandas la mira policisto.
– Por ke la cevaletko ne jekaŭdu! – respondas serioze baca.
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 20 d. 10:29:14
En akuŝejo unutage tri virinoj el diversaj vilaĝoj naskis bebojn. Ĉiu tri, kiel la patron, deklaris la nomon de la sama montarano.
Oni demandas la viron:
– Baca, ili estas viaj beboj?
– Nu, jes!
– Kaj kiel tio estas ebla?
– Tre jebla! Havam biciklon.
Tiu montarano certe ankaŭ estas rapida... Kiam multe da neĝo, la skioj estas pli bonaj ol biciklo, precipe kun tia movilo! (el: 24tp.pl)
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 20 d. 10:30:13
– Baca, kion vi faras kiam vi havas la tempon?
– Sidam kaj pensam…
– Kaj kiam vi ne havas la tempon?
– Tiakaze nur sidam…
https://images92.fotosik.pl/278/2d60efc9d52659e8.j...
– Baca, kion vi faras kiam vi ne paŝtas ŝafetojn?
– Sidam kaj pensam… Ne! Sercam... Faradam tiajn fromadzetkojn, nomitajn oscypek. (el: tvn24bis.pl)
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 21 d. 09:00:59
Dimanĉo en monta preĝejo… En elegantaj vestaroj preĝas montaranaj virinoj…
Subite, unu el ili, Marina, laŭde furzis. Honta, penas deturni la atenton de si:
– Kiu jel vi turbis!?
Maljuna, malica kaj ŝercema Hanka, reage:
– Kaj kio, Marina, havas du pugojn, kaj ne scias kiu?
Interne de malnova monta preĝejo en Jurgov. La kredantoj ĵus eliris... Oni postrestas nur la odoro de... miksaĵo de parfumoj!
Interne de nova monta preĝejo. La kredantoj ĝuste kunvenas...
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 21 d. 09:07:34
Baca suspektis, ke sia edzino seksumas kiam li eliras al paŝtejo. Li estis viro tre sagaca, do faris ilon por elperfidi la edzinan sekreton – metis sub liton poton da densa kremo kaj super ĝi pendis kuleron. Kiam en la liton ekkuŝiĝos du personoj, la kulero mergiĝos en la kremon, kaj li ekscios la veron. Malkomplika kaj efika!
Vespere, baca revenas el la paŝtejo, enrigardas sub la liton kaj vidas… la poton da butero.
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 22 d. 09:30:07
Turisto vidas bacan trenantan ĉenon kaj demandas:
– Baca, kial vi trenas tiun ĉi ĉenon?
– Kaj kio? Cu devam pusi ŭonin?
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 22 d. 09:31:43
Du montaranoj renkontis erinacon kaj kverelas:
– Ŭoni jestas pinglulo! – diras la unu.
– Ŭoni jestas pikulo! – kontraŭiĝas la dua.
Alvenas baca kaj diras:
– Nee, ŭoni jestas nadlulo!
StefKo (Rodyti profilį) 2017 m. vasaris 23 d. 07:39:14
Baca divorcas. Daŭras la proceso… La juĝisto demandas lin:
– Diru, proponanto, kial vi volas divorci kun via edzino post dudekjara kunvivado? Per kio ŝi kulpis kontraŭ vi?
Baca responde:
– Car, jalta tribunalo, si ne kontentigas min sekse.
El malantaŭo de la juĝoĉambro iu el montaranoj laŭde diras:
– Vi mensogas, baca! Ciun jel viladzo kontentigas kaj vin ne kontentigas!?
Ĉi junaj certe kontentigas sin... Edziĝo de la pola saltisto Klimek Muranka, evidente la montarano. (el: naszemiasto.pl)
https://www.youtube.com/watch?v=7jQ_qNiCpXw