Aller au contenu

Kio tipo de kredojn havas Esperantistoj?

de StranguloGabeto, 6 février 2017

Messages : 31

Langue: Esperanto

Grown (Voir le profil) 18 février 2017 09:49:54

Mi opinias ke vi volis demandi, "Kiojn Esperantistoj kredas?" aŭ "Kiajn ideojn Esperantistoj kredas?"

Vestitor (Voir le profil) 19 février 2017 06:52:20

Sendube. Neniu komprenas ĝin, sed por ia kialo ŝajnas ke preskaŭ ĉiuj ne scias kion ili volas diri. Estas eble io en la akvo...arlekenaĉo.

Vinisus (Voir le profil) 23 février 2017 11:34:00

kian tipon de kredo havas esperantistoj? Esperantistoj havas kian tipon de kredo? Se ne estas tio, kion vi volas diri, bv. pardoni min!

Luib (Voir le profil) 4 mars 2017 15:52:13

La demando ne klaras: ĉu temas pri politikaj opinioj (kiel sugestas la enkonduka teksto) aŭ pri religiaj kredoj (kiel sugestas la titolo)? Nu, mi provos respondi al ĉiuj du demandoj...

Pri politikaj opinioj: plimulto da Esperantistoj havas tendencojn maldekstrajn, progresemajn, aŭ "liberalajn" (en la Amerika senco). Verŝajne tio venas de la fakto, ke ĝenerale jam necesas tiaj ideoj por ekhavi la ideon lerni Esperanton! Se oni ne esperas je progreso, Esperanto estas sensenca. Sed tiu ideo ankoraŭ estas svaga, kaj vi certe trovos ankaŭ konservemajn Esperantistojn: laŭ mia sperto, ĉefe inter Rusujanoj kaj kristanaj Usonanoj.

Tio gvidas al la dua temo: religiaj kredoj. Ĉi-tie ne videblas klara tendenco. Vi trovos multajn sendiismanojn (ateistojn), sensciulojn (agnostikojn), kristanojn kaj aliajn religiulojn (kiuj kredas je iu Forto aŭ io simila). Tamen estas malmultaj (sed ne nul) anoj de aliaj grandaj religioj kiel de islamo (aŭ ili ne multe parolas pri siaj kredoj): verŝajne Esperanto estas (ankoraŭ?) tre Okcidenta afero.

Altebrilas (Voir le profil) 4 mars 2017 22:58:56

Kiam religioj havas sanktajn librojn, ties lingvoj estas uzataj kiel internaciaj lingvoj (greka, latina, araba, ktp) . Iliaj adeptoj sentas malpli forte la bezonon pri alian lingvon.

Grown (Voir le profil) 5 mars 2017 06:34:54

Altebrilas:Kiam religioj havas sanktajn librojn, ties lingvoj estas uzataj kiel internaciaj lingvoj (greka, latina, araba, ktp) .
La Teorio Nakamura kaj Kio Okazas estas sanktaj libroj, sed mi sendube preferas Ana Pana ĉar tio ne estas sankta.
Iliaj adeptoj sentas malpli forte la bezonon pri alian lingvon.
Mi ne scias kion tio signifas.

Vestitor (Voir le profil) 3 avril 2017 23:42:00

ziniamanto:
Vestitor:La malo? Ĉiu diros ke ili kredas je demokratio. En kiaj manieroj estas la aliaj Esperantistoj malsamaj?
La plejparto de esperantistoj (speciale en okcidenta Europo kaj la Nova Mondo) estas "maldekstristaj". Tio estas kion signifas la vortoj de la OP.
Jes. Mi jam sciis tiun (same kiel la plej multaj aliaj homoj ĉi tie kaj en Esperantujo), kaj laŭe mi tute ne komprenis kial la OP ne simple demandis ĉu aliaj Esperantistoj ĉi tie estas konservativaj/dekstremaj.

Mi ankaŭ interesas je la respondoj. Mi ne scias kion en Esperanto altiras dekstremaj homoj.

Grown (Voir le profil) 5 avril 2017 06:54:26

StranguloGabeto:Mi estas el Usono. Do la du sistemoj mi plej scias estas Usona Demokratismo kaj  Usona Respublikismo.. Mi scias ke Esperantistoj estas el la tutmondo sed mi volas scii kion tipo de homoj estas Esperantistoj, kaj kion sistemon Esperantujo plej favoras. Laux mi, mi havas kredojn en ambaux, sed mi klinas pli por Usona Respublikismo. Mi pensas ke Trump-on estas mojosa, kaj mi ne havas problemojn kun mia lando. Fakte, mi amas mian landon. Mi observantis "Lernu" por tempeto kaj sxajnas al mi ke multajn esperantistojn estas la malo de mi. Do mi sentas ke estas tempo nun por mi demandi tiun cxi demandon.
Ĉu vi estas libertarianisma?

ziniamanto:Mi estas konservativa monarkxa libertariano (en la usona senso de tiu vorto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Libertarianismo)
Kio estas monarkxa?

Vestitor (Voir le profil) 5 avril 2017 10:14:16

Eble 'monarĥa', sed tiu estas tute kontraŭa la supozata koncepto de 'libertarianismo'. Aŭ eble ne, ĉar tiu ideologio nur estas malsocia versio de anarkiismo por unua-mondo individualistaj adorantoj de kapitalismo.

Vestitor (Voir le profil) 8 avril 2017 01:58:16

ziniamanto:
Vestitor:Eble 'monarĥa', sed tiu estas tute kontraŭa la supozata koncepto de 'libertarianismo'. Aŭ eble ne, ĉar tiu ideologio nur estas malsocia versio de anarkiismo por unua-mondo individualistaj adorantoj de kapitalismo.
tio estas europa libertarianismo. mi specife estas usona libertariano (kiel mi montris per la hiperligilo ne mia poŝto).
Tial mia respondo. Ne estas diferenco, sed, bonvolu lumigu la aferon por mi.

Retour au début