Al la enhavo

Denaskaj parolantoj de Esperanto?

de plamenG, 2017-februaro-25

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Vestitor (Montri la profilon) 2017-februaro-26 23:30:07

Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-februaro-27 21:48:27

Mi supozas ke la respondo estas: ne?

morico (Montri la profilon) 2017-februaro-27 22:37:14

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
La respondo estas jes; ekzemple kelkaj esperantistaj aktivuloj ĉe la sidejo de SAT-Amikaro en Parizo

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-28 11:25:29

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Mi havas du malgrandajn denaskulojn hejme, kaj konas persone almenaŭ dekon, pri kiuj mi scias, ke ili estas denaskuloj. Kaj mi unu fojon partoprenis en la Novjara Renkontiĝo, kie la kvanto de denaskuloj estas nenombrebla. okulumo.gif

renate (Montri la profilon) 2017-februaro-28 15:07:40

Jes! Ekzistas denaskaj esperantoparolantoj. Ekzemple miaj infanoj, kiuj naskiĝis 1985 kaj 1988. Ekde la naskiĝo la patrino parolis nur germane, la patro nur esperante kun ili.
Skribu al mi: Esperanto @ chello . at (sen interspacoj)

Matthieu (Montri la profilon) 2017-marto-01 18:53:45

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Jes, entute mi rekontis eble kelkajn dekojn. Pluraj el miaj amikoj estas denaskuloj.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-02 08:26:12

Mi ne parolas Esperanton, mi nur tajpas kaj legas tion.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-marto-02 17:38:51

Krom se homoj partoprenas en grupoj aŭ kongresoj la probableco estas ke la plimulto de la Esperantistoj komunikas tra la interreto.

noelekim (Montri la profilon) 2017-marto-02 22:55:52

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Jes, kun mia samlandano Stefan MacGill https://eo.wikipedia.org/wiki/Stefan_MacGill

Reen al la supro