目次へ

Denaskaj parolantoj de Esperanto?

plamenG,2017年2月25日の

メッセージ: 22

言語: Esperanto

Vestitor (プロフィールを表示) 2017年2月26日 23:30:07

Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?

Vestitor (プロフィールを表示) 2017年2月27日 21:48:27

Mi supozas ke la respondo estas: ne?

morico (プロフィールを表示) 2017年2月27日 22:37:14

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
La respondo estas jes; ekzemple kelkaj esperantistaj aktivuloj ĉe la sidejo de SAT-Amikaro en Parizo

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2017年2月28日 11:25:29

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Mi havas du malgrandajn denaskulojn hejme, kaj konas persone almenaŭ dekon, pri kiuj mi scias, ke ili estas denaskuloj. Kaj mi unu fojon partoprenis en la Novjara Renkontiĝo, kie la kvanto de denaskuloj estas nenombrebla. okulumo.gif

renate (プロフィールを表示) 2017年2月28日 15:07:40

Jes! Ekzistas denaskaj esperantoparolantoj. Ekzemple miaj infanoj, kiuj naskiĝis 1985 kaj 1988. Ekde la naskiĝo la patrino parolis nur germane, la patro nur esperante kun ili.
Skribu al mi: Esperanto @ chello . at (sen interspacoj)

Matthieu (プロフィールを表示) 2017年3月1日 18:53:45

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Jes, entute mi rekontis eble kelkajn dekojn. Pluraj el miaj amikoj estas denaskuloj.

Grown (プロフィールを表示) 2017年3月2日 8:26:12

Mi ne parolas Esperanton, mi nur tajpas kaj legas tion.

Vestitor (プロフィールを表示) 2017年3月2日 17:38:51

Krom se homoj partoprenas en grupoj aŭ kongresoj la probableco estas ke la plimulto de la Esperantistoj komunikas tra la interreto.

noelekim (プロフィールを表示) 2017年3月2日 22:55:52

Vestitor:Bonega. Mi ne dubas ke denaskaj parolantoj ja ekzistas. Sed mi denove demandas: Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto?
Jes, kun mia samlandano Stefan MacGill https://eo.wikipedia.org/wiki/Stefan_MacGill

先頭にもどる