ورود به محتوا

Saluton kaj שלום, ĉu iu volas lerni la hebrea?

از skd988, 4 مارس 2017

پست‌ها: 7

زبان: Esperanto

skd988 (نمایش مشخصات) 4 مارس 2017،‏ 8:02:21

Mi pardonpetas por miaj eraroj, mi ne scipovas paroli esperanton bone ankoraŭ.
Mi komencis lerni esperanton antaŭ kelkaj monatoj, sed nur kun lernu! kaj doulingo. Kompreneble, oni ne povas lerni lingvon tiel. Do mi serĉas iun ke scias esperanton kaj volas lerni la hebrean, mian denaskan lingvon. Mi ankaŭ scias la anglan, ke povas (ne necesas) esti la komuna lingvo.

ĝis!

Luib (نمایش مشخصات) 4 مارس 2017،‏ 15:25:54

Kial ne? Simple skribu mesaĝon al mi! (esperante aŭ angle, kiel vi preferas - aŭ eĉ hebree kun traduko?)
Estas bona ideo tiel lernigi lingvojn unu al la alia; mi neniam pensis, ke eblus tiel...

Post kelkaj monatoj da lerno, vi jam parolas bone! Estas nur unu erareto en via mesaĝo (tipika por parolantoj de la angla): vi devus skribi: "iun kiu scias esperanton" kaj "la anglan, kiu povas..." Se en la angla oni povas diri "who" aŭ "which" anstataŭ "that", tiam oni uzu "kiu" en Esperanto.

skd988 (نمایش مشخصات) 4 مارس 2017،‏ 17:16:13

Mi feliĉas aŭdi! Bedaŭrinde la mesaĝa sistemo de lernu! ne funkcias. Sed jen estas mia retpoŝta adreso:
skd988@gmail.com

Dankon!

skd988 (نمایش مشخصات) 10 مارس 2017،‏ 23:01:17

Mi ne povas sendi retpoŝton al vi, ĝi diras ke ĝi ne povas trovi vian retpoŝtan adreson...

Kazushalom (نمایش مشخصات) 29 مارس 2017،‏ 21:20:45

Saluton!
Ankaŭ mi opinias, ke via Esperanto estas sufiĉe lerta. Mi gratulas vin pro via tre rapida lernado.

שלום ולהתראות

Grown (نمایش مشخصات) 30 مارس 2017،‏ 4:24:46

Tio surprize okazis bone. Tiaj fadenoj ofte okazas malbone.

skd988 (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2017،‏ 17:14:24

Dankon! Mi nur nun vidis la mesaĝojn!

بازگشت به بالا