ไปยังสารบัญ

Pendigebla lito

จาก jlavris85, 5 มีนาคม 2017

ข้อความ 3

ภาษา: Esperanto

jlavris85 (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2017, 15:44:30

Saluton,

Imagu ke vi ŝiprompis kaj troviĝas sur izolita insulo. Ĉu vi komprenas la signifon de la vorto 'pendigebla lito'?

Amike,

Joreno l' Vris

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2017, 16:28:08

PIV:hamako. Ŝnura reto aŭ tolaĵo, horizontale pendigita per siaj du ekstremaĵoj k formanta porteblan liton, en kiu oni kuŝas aŭ sin balancas.

jlavris85 (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2017, 16:46:13

Saluton Sergejm,

Vi pravas pri la signifo. Mi tradukas rakonton en Esperanton kaj mi preferas uzi kiom eble nur vortojn el la Universala Vortaro. Tial mi volas scii ĉu 'pendigebla lito' estus komprenebla.

Kiel vi (kaj aliaj) opinias pri tiu vorto?

Amike,

Joreno l' Vris

กลับไปด้านบน