K vsebini

Havas mi problemon pri samsignifaj malpli memkompreneblaj vortoj...

od builderofthecake, 06. marec 2017

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

builderofthecake (Prikaži profil) 06. marec 2017 01:46:33

Havas mi problemon pri neoftaj vortoj... kiel oni rekonas vortojn kiel koprofagion (fekomanĝemo) aŭ rinoplastion (naz-plibeligado)...? Mi konas aliajn samsignifajn vortojn, sed mi ne konas tiujn grandajn radikojn, kiel oni trovas la signifojn de ili? Ekzemple oni povas trovi la signifon de novaj vortoj ĉi tiel:

Ŝanĝiĝema- Ŝanĝ-iĝ-em-a


Fekomanĝemo- Feko-manĝ-em-o.

Sed mi ne scias kiel trovi la signifojn de vortoj kiel koprofagio... ĉu iu povas diri al mi kiel fari tion? Dankon pro via donota helpado!

Kirilo81 (Prikaži profil) 06. marec 2017 21:06:24

El la vidpunkto de Esperanto koprofagi' estas unu nedisigebla radiko, same kiel man'aktor'. Se vi ne hazarde lernis la helenan aŭ latinan kaj tiel povas identigi la elementojn de tiaj vortoj, tiam restas al vi nur kontroli ilin en vortaro kaj lerni parkere.

Mustelvulpo (Prikaži profil) 06. marec 2017 21:59:46

Ekzistas multaj malofte uzataj vortoj en la angla, kiujn mi devas serĉi en vortaro kiam mi renkontas ilin. Eĉ en la gepatra lingvo, oni ofte ne tenas en memoro vortojn kiujn oni renkontos nur du aŭ tri fojojn dum la tuta vivo. Esperante, oni povas konstrui vortojn, kiujn konvenas por esprimi iu ajn ideon. Via ekzemplo de "naz-plibeligado" funkcias tre bone.

builderofthecake (Prikaži profil) 07. marec 2017 00:55:23

Dankon, mi ŝatus ke homoj pli ofte uzu la konstruitajn vortojn, ĉar ili estas ege pli kompreneblaj ol la aliaj grandradikaj vortoj, kies radikoj ne devenas el aliaj Esperantaj vortoj.

Tujkomprenebleco estas gravega al komunikado.

Altebrilas (Prikaži profil) 18. marec 2017 10:44:17

Tion Claude Piron nomis "la bona lingvo".

Grown (Prikaži profil) 19. marec 2017 07:05:11

builderofthecake:Dankon, mi ŝatus ke homoj pli ofte uzu la konstruitajn vortojn, ĉar ili estas ege pli kompreneblaj ol la aliaj grandradikaj vortoj, kies radikoj ne devenas el aliaj Esperantaj vortoj.

Tujkomprenebleco estas gravega al komunikado.
Iafoje. Malkonfese, mi ne estas ia ajn sperto pri lingvo nek aviadado. En aviadado, radiofoniuzantoj pli fidinde komunikas ian informon per grandradikajn vortojn. Ekzemple, la anglaj vortoj "departure" kaj "takeoff" ambaŭ signifas ekflugon sed la vorto "departure" neniam signifas ke la ekflugon kiun signifas la ekzemplo de la vorto ekpermesas nek malekpermesas. Ĉiu ekzemplo de la vorto "takeoff" kiun uzas per la radiofonio signifas ke la ekflugon kiun signifas la ekzemplo de la vorto ekpermesas nek malekpermesas. Do la du vortoj estas du parolagoj, kiu estas malsama unu de la alia.

Mi opinias ke la diferenco inter la du vortoj estas volonteco kaj suppletion. Tio kion la angla nomas kiel "suppletion" estas unu tipo da grandradikeco. Kiam la aviadotrafika kontrolisto uzas la vorton "takeoff", si estas la agento, kaj dum la ekpermeso, si iel volas por ke, la ekflugo okazu. Mi scias ke mi ne scias multe pri tio, kaj por kion mi scias pri tio, mi jam scias ke tiu opinio eblas tro malsimpla. Volonteco estas gramatika kategorio, do kiam informo el tiu kategorio fleksias la radikon al tion kio ne estas kognata al la unua radiko, estas suppletion.

Nazaj na začetek