Postitused: 9
Keel: Esperanto
matiac (Näita profiili) 20. märts 2017 4:31.41
"Niaj glavoj utilaj estis ĝi, Reflektis ĝi Nian volon" sed la teksto legas jene "Niaj glavoj utilaj estis ili, Reflektis Ili Nian volon". Ĉu la kantisto eraris aŭ la skribisto?
Mi neniam antaŭe vidis aŭ priaŭdis pluralan formon de Ĝi. Sed oni povas diri " Vi estas mia amiko aŭ se si parolas al pluraj homoj "vi estas miaj amikoj". Kial ne la sama afero ekzistus por la vorto ĝi esperante? Ĉu estas alia ekzemplo de tiu afero ie alie en esperantujo?
Utilaj estis ĝi-Utila estis ĝi-vi estas mia amiko-vi estas miaj amikoj. Ĉu estas Nacia lingvo havante pluralan ĝin formon aŭ ke uzas la utila metodo ke ŝajnas ekzisti en tiu kanto. Kial tiu ne eblus em esperanto ĝi fakte havas sencon?
Jen ligilo al la kanto jutubehttps://youtu.be/FICGuEYlXjQ kaj la saman aferon oni trovas en la lernu biblioteko.
Kirilo81 (Näita profiili) 20. märts 2017 9:33.53
nornen (Näita profiili) 21. märts 2017 6:27.54
Kirilo81:ĝi estas singulara, en la frazo, kiun vi citas, povas esti ĝusta nur la formo ili.Ŝajne laŭ Zamenhof singulara "ĝi" povas iri kun plurala predikativo:
LLZ:Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.
Kirilo81 (Näita profiili) 21. märts 2017 12:15.45
matiac (Näita profiili) 22. märts 2017 4:17.32
Ankaŭ laŭ mi tiu estas tre utila.
sergejm (Näita profiili) 24. märts 2017 18:12.45
Z iafoje uzis "iŝi" kiel multenombro de "ŝi" kaj "iĝi" kiel multenombra "ĝi".
matiac (Näita profiili) 1. aprill 2017 5:30.23
sergejm (Näita profiili) 1. aprill 2017 19:27.00
akueck (Näita profiili) 3. aprill 2017 18:22.16
matiac:Estas interesa eble eraro en la kanto Nobla Dezir'. La kantisto klare diras la jenonChu eble tia "ghi" anstatauas "tiu afero" (= "tio" )?
"Niaj glavoj utilaj estis ĝi, Reflektis ĝi Nian volon"
Tiaokaze estus jene: "Tiu afero estis niaj glavoj utilaj" -> "Ghi estis niaj glavoj utilaj" -.> "Niaj glavoj utilaj estis ghi"
matiac:Jes, ekzemple la germana: "Unsere nuetzlichen Schwerter waren es."
Ĉu estas Nacia lingvo havante pluralan ĝin formon