본문으로

vortfarado kun objektoj

글쓴이: eb.eric, 2008년 5월 16일

글: 7

언어: Esperanto

eb.eric (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오전 1:53:44

Ekzemple se temis pri aĵo kiu enhavas akvon, ĉu oni dirus ke ĝi estas akvo-enhavanta aŭ akvon-enhavanta?

Dankon!

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오전 6:41:35

eb.eric: akvo-enhavanta aŭ akvon-enhavanta?
Nur apartaj vortaj povas preni la akuzativan finaĵon. Tial la ĝusta formo estas 'akvo-enhavanta'.

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오전 9:17:11

Kiel aldono al la taŭga respondo de Miland, vi sciu ke kelkaj preferas ne uzi vortajn kunmetaĵojn en kiuj la unua vorto estas tiu kiu prenus, en nekunmeta formo, la akuzativan finaĵon. Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.

Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.

Rudolf F. (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오후 3:02:31

mnlg:Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.

Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Oni hezitas, uzi rektan objekton kiel unuan parton de kunmetaĵo. Tial "tajpmaŝino" ne liveras problemon, "akvotrinki" tamen pli certe jes. "akvoenhavanta" sonas pli glate ol "akvotrinki", sed mi preferus "enhavanta akvon".

Ekzistas pri tio malpli reguloj ol sentoj, kaj tiuj lastaj ĉiam estas influataj de la kutimoj de la gepatra lingvo.

Multsalutdezirante okulumo.gif
Rudolf

Rao (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오후 4:30:08

Indas averti al la lernantoj, ke se la objekto estas "si", la finaĵo -n estu uzata: sinmortigo, sindetena, ktp

Rudolf F.:
mnlg:Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.

Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Oni hezitas, uzi rektan objekton kiel unuan parton de kunmetaĵo. Tial "tajpmaŝino" ne liveras problemon, "akvotrinki" tamen pli certe jes. "akvoenhavanta" sonas pli glate ol "akvotrinki", sed mi preferus "enhavanta akvon".

Ekzistas pri tio malpli reguloj ol sentoj, kaj tiuj lastaj ĉiam estas influataj de la kutimoj de la gepatra lingvo.
Mi antaŭ kelkaj semajnoj trovis artikolon de Piron pri la evoluado de Esperanto (en la angla nur), kaj li mencias tiajn kunmetaĵojn (paragrafo 13.4), menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi". Tiuj ne ŝajnas strangaj al mi, sed "akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala! Lingvosento estas tre stranga fenomeno. lango.gif

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오후 6:28:59

Rao:menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi"
Jes. Kiam mi aŭdis pri tiu obĵeto, mi tuj pensis pri "pardonpeti".
"akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala!
Jes ja! Ĝuste tial mi prezentis tiun ekzemplon.

Rudolf F. (프로필 보기) 2008년 5월 16일 오후 9:30:36

Nu, oni povas "forklarigi" tiujn ekzemplojn:
- pardonpeti < peti pri pardono
- "partopreni" ja NE estas "parton preni", sed klara idomaĵo (influo de kelkaj Eŭropaj lingvoj), ne disigebla
- "militservi" < servi en milito, ĉar oni ja servas sian patrolandon, ne la militon

Mi tute konsentas kun:
"akvotrinki" sonas strange,
"akvotrinkado" ne

Same komparu
"fiŝkapti" kaj "fiŝkaptisto".

kvankam ankaŭ mi ne havas klarigon por tio. Verŝajne la kunmetado estas laŭ niaj sentoj pli normala ĉe substantivoj ol ĉe verboj.

Lingvoj ĉiam estas nekompreneblaj rideto.gif

Ĝis la,
Rudolf

다시 위로