K vsebini

Vortaro pri propraj nomoj

od Altebrilas, 24. marec 2017

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 24. marec 2017 23:51:12

Tiaj vortaroj (*) ekzistas en ĉiuj lingvoj, sed mi ne vidis iun en Esperanto. Se iu aŭtoro dezirus eldoni iun, kiel li elektus la nomojn? Temas pri geografiaj kaj personaj nomoj: por geografiaj, li povas uzi mondan mapon. Sed por personaj? Famkonatuloj varias laŭ la lando. Ĉu oni organizu voĉdonon, aŭ oni elektu alian kriterion?

Jam oni povas enmeti:
- Urbojn de UK-oj
- Famaj esperantistojn
- Gravulojn de la Antikveco, laŭ historiaj libroj.

Sed kiujn el la nunaj famuloj?
(*) korektita.

Roch (Prikaži profil) 25. marec 2017 00:52:37

Ĉu io kiel ĝi:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantistoj#Espera...

^
Famaj esperantistojn.

Sed kiujn el la nunaj famuloj?

En iliaj naturaj lingvoj, ĉu ne?

Se iu aŭtoro dezirus eldoni iun, kiel li elektus la nomojn?

Fikciaj nomoj?

Grown (Prikaži profil) 25. marec 2017 05:04:58

Altebrilas:Tiaj vortarojb ekzistas en ĉiuj lingvoj, sed mi ne vidis iun en Esperanto. Se iu aŭtoro dezirus eldoni iun, kiel li elektus la nomojn? Temas pri geografiaj kaj personaj nomoj: por geografiaj, li povas uzi mondan mapon. Sed por personaj? Famkonatuloj varias laŭ la lando. Ĉu oni organizu voĉdonon, aŭ oni elektu alian kriterion?

Roch (Prikaži profil) 25. marec 2017 15:49:25

„ Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia en tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. ”
— L.L. Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904; Lingvaj Respondoj okulumo.gif

https://eo.wikipedia.org/wiki/Propra_nomo

Roch (Prikaži profil) 25. marec 2017 16:10:50

Famkonatuloj = fama konata uloj, tio ŝajnas bona senkulpa.gif

Fama konatata uloj?

Famkonatatuloj demando.gif

Altebrilas (Prikaži profil) 26. marec 2017 21:05:15

Famkonatuloj estas fame konataj uloj, famaj aŭ fifamaj, kiajn oni kutime vidas en propranomaj vortaroj.

Mi celis la elekton, pli ol la ortografio, ĉar sufiĉas uzi la jam internaciajn normojn. Kiel trovi interkonsenton inter geesperantistoj?

Por famaj esperantistoj, ŝajne ne estas problemo, Sed pri la naciaj herooj, kion fari?

Povas esti la nefikciaj uloj, kiuj jam aperis unufoje en esperanta libro, aŭ regule en esperantaj gazetoj. Tiuj, kiuj jam havas esperantan nomon (almenaŭ por klarigi pri kiu temas) aŭ artikolon en esperanta vikipedio. Sed eble estas ankaŭ historiuloj, pri kiuj esperantistoj neniam parolis, sed kiuj estas konataj en pluraj landoj.

Roch (Prikaži profil) 27. marec 2017 03:43:37

Ho jes, tio ekzistas en la franca vortaroj, sed ne ekzistas en tradukanta vortaroj, kiel english/français.

Oni devas konsideri ke Esperanto estas dua lingvo... eble de tradukanta lingvo... timemo.gif kaj:

Multaj homoj konsideras malaktualan la propran nomon sekcion en Larousse aŭ la strukturon kiu estas ekskluzive dediĉita al ilia en Robert. Ili argumentas ke en la momento kun Vikipedio, ĉi tiuj sekcio perdis sian valoron aŭ ilia celo.

http://plus.lapresse.ca/screens/40f9-9428-52178952...

Nazaj na začetek