ورود به محتوا

Ĉu vi volas esperantumi en ĉarma franca regiono ?

از Jadira, 13 آوریل 2017

پست‌ها: 15

زبان: Esperanto

Jadira (نمایش مشخصات) 13 آوریل 2017،‏ 13:25:21

Partoprenu en la 21aj Internaciaj Pluezekaj Renkontiĝoj !

Aŭguste (lundo la 14a - dimanĉo la 20a), la asocioj Pluezek Esperanto kaj Armor Esperanto (Francio) organizos la 21ajn Internaciajn Renkontiĝojn de Pluezek, kiuj okazos en tiu ĉemara urbeto de Bretonio.

Tiu evento, organizata ĉiujare ekde 20 jaroj, invitas vin plibonigi vian nivelon per laborsesioj, ludoj kaj ekskursoj. Post la matenaj kursoj por ĉiuj niveloj, la organizantoj proponos al vi vizitojn por malkovri la regionon posttagmeze. Poste, partoprenu en diversaj laborsesioj, proponataj al junuloj kaj plenkreskuloj: jogo, poezio, teatro, komputilado, tabloludoj kaj tradiciaj dancoj. Post vespermanĝo, okazos prelegoj, ludoj, kantoj aŭ dancoj... Gufujo akceptos la noktobirdojn !

Vi povas trovi la tutajn informojn en nia retpaĝo: http://armor-esperanto.fr/

Jadira (نمایش مشخصات) 13 آوریل 2017،‏ 13:29:29

Les Rencontres Internationales de Plouézec, organisées chaque année depuis 20 ans, vous invitent dans cette charmante commune du littoral breton pour découvrir l’Esperanto.

Pendant une semaine, les excursions, les ateliers et les soirées complètent les cours d'Espéranto donnés le matin, pour permettre à tous de découvrir la langue ou de se perfectionner. C’est aussi l’occasion de rencontrer d'autres espérantophones tout en s'amusant.

Retrouvez toutes les informations sur notre site: http://armor-esperanto.fr/ ...

Jasmin_Veles (نمایش مشخصات) 13 آوریل 2017،‏ 16:24:13

Bonvenon! Dankon pro la informo.

Vestitor (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2017،‏ 15:36:23

La kurso mem ne vere multekostas, sed la manĝajoj kaj vojaĝoj kostas pli ol la kurso!

Tamen, ĝi estas tre racia prezo.

Jadira (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2017،‏ 7:11:39

Saluton Vestitor !

Ŝajnas ke partopreni interesas vin, ni tre ĝojos ricevi vin en Pluezek.

Mi povas aldoni, ke eblas aĉeti manĝaĵon en la vilaĝo mem, tiel pli malmute kostos por vi.

Pri vojaĝo, vi povas vojaĝi per blablacar kiu bone funkcias en Francio (60 € pli malpli por alveni de Nederlando ĝis Rennes ( Bretonio) kaj poste Rennes Paimpol, apud Pluezec, 10 €)

Tamen se prezo estas problemo, donu al ni vian aĝon kaj etan leteron por asocio kiu deziras helpi kelkajn partoprenantojn dum Pluezek 2017. Tial, kelkaj personoj ricevos helpon por partopreni.

Amike

Grown (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2017،‏ 7:31:35

Jadira:Saluton Vestitor !

Ŝajnas ke partopreni interesas vin, ni tre ĝojos ricevi vin en Pluezek.

Mi povas aldoni, ke eblas aĉeti manĝaĵon en la vilaĝo mem, tiel pli malmute kostos por vi.

Pri vojaĝo, vi povas vojaĝi per blablacar kiu bone funkcias en Francio (60 € pli malpli por alveni de Nederlando ĝis Rennes ( Bretonio) kaj poste Rennes Paimpol, apud Pluezec, 10 €)

Tamen se prezo estas problemo, donu al ni vian aĝon kaj etan leteron por asocio kiu deziras helpi kelkajn partoprenantojn dum Pluezek 2017. Tial, kelkaj personoj ricevos helpon por partopreni.

Amike
Ne bonvenu lin! Nur ignoru Vestitor. Li estas fifama trolo. Li ne estas amika.

Jadira (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2017،‏ 8:42:46

Nedankinde, ni ĝojos ricevi vin en Pluezek !

Grown (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2017،‏ 10:25:50

Jadira:Nedankinde, ni ĝojos ricevi vin en Pluezek !
Male, en fadeno en kiu la koncepton pri boteti min tra la strato al ambaŭ direktoj ne aferkoncernas, li diskutigis tiun koncepton! Pli frue, li demandis ĉu mi provis lition, kaj li diris ke mi estu en prizono!

Roch:No physical threat. As I understand it could be one of them:

"The boy booted a tin can down the street."
Li ne estu en prizono, nek li rajtas esti en renkontiĝoj. Nur forsendu lin.

Kiam la renkontiĝo estos, precize?

Jadira (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2017،‏ 9:56:12

Kiam la renkontiĝo estos, precize?[/quote]Saluton Grown,

La renkontiĝoj okazas aŭguste, ekde lundon la 14a ĝis dimanĉo la 20a.

Grown (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2017،‏ 11:33:34

La komenca marko mankas.

بازگشت به بالا