Al la enhavo

Ĉu vi volas esperantumi en ĉarma franca regiono ?

de Jadira, 2017-aprilo-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Vestitor (Montri la profilon) 2017-aprilo-27 09:05:12

Jadira:Saluton Vestitor !

Ŝajnas ke partopreni interesas vin, ni tre ĝojos ricevi vin en Pluezek.

Mi povas aldoni, ke eblas aĉeti manĝaĵon en la vilaĝo mem, tiel pli malmute kostos por vi.

Pri vojaĝo, vi povas vojaĝi per blablacar kiu bone funkcias en Francio (60 € pli malpli por alveni de Nederlando ĝis Rennes ( Bretonio) kaj poste Rennes Paimpol, apud Pluezec, 10 €)

Tamen se prezo estas problemo, donu al ni vian aĝon kaj etan leteron por asocio kiu deziras helpi kelkajn partoprenantojn dum Pluezek 2017. Tial, kelkaj personoj ricevos helpon por partopreni.

Amike
Saluton Jadira,

Mi elŝutis la aliĝilo kaj provos fari planon por ĉeesti. Ĉiu dependas de ĉu mi povas aranĝi aldonan forpermeson, ĉar mi ankaŭ devas veturi al Anglio viziti mian patron. Mi scias ke Plouézec estas tre bela. Espereble, mi estos tie dum aŭgusto.

Jadira (Montri la profilon) 2017-junio-13 08:19:58

Saluton Vestitor,

kompreneble, ankaŭ ni esperas, ke vi venos. Mi esperas, ke vi sukcesos fari tion, kion vi planas !

Jadira (Montri la profilon) 2017-junio-13 08:22:54

Grown:La komenca marko mankas.
Vi pravas ! Mi ĵus aldonis ĝin, dankon.

Sevechjo (Montri la profilon) 2017-junio-14 20:12:15

Ĉar mi ferios apude, eble mi povos veni, sed nur por unu aŭ du tagoj...
Bonan esperantumon al vi.

Jadira (Montri la profilon) 2017-julio-25 12:03:33

Sevechjo:Ĉar mi ferios apude, eble mi povos veni, sed nur por unu aŭ du tagoj...
Bonan esperantumon al vi.
Saluton Sevechjo,

Bonege, ni plezure ricevos vin. Ĉu vi povos ĉeesti lundon la 14a vespere? Tiam komencos la Renkontiĝoj.
Ĉu vi intencas partopreni sole aù kun amikoj/ familianoj ? Ankaŭ ili estos bonvenaj ridulo.gif
Bonvolu informi nin.

Ĝis baldaŭ !

Reen al la supro