目次へ

Ĉu vi volas esperantumi en ĉarma franca regiono ?

Jadira,2017年4月13日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

Vestitor (プロフィールを表示) 2017年4月27日 9:05:12

Jadira:Saluton Vestitor !

Ŝajnas ke partopreni interesas vin, ni tre ĝojos ricevi vin en Pluezek.

Mi povas aldoni, ke eblas aĉeti manĝaĵon en la vilaĝo mem, tiel pli malmute kostos por vi.

Pri vojaĝo, vi povas vojaĝi per blablacar kiu bone funkcias en Francio (60 € pli malpli por alveni de Nederlando ĝis Rennes ( Bretonio) kaj poste Rennes Paimpol, apud Pluezec, 10 €)

Tamen se prezo estas problemo, donu al ni vian aĝon kaj etan leteron por asocio kiu deziras helpi kelkajn partoprenantojn dum Pluezek 2017. Tial, kelkaj personoj ricevos helpon por partopreni.

Amike
Saluton Jadira,

Mi elŝutis la aliĝilo kaj provos fari planon por ĉeesti. Ĉiu dependas de ĉu mi povas aranĝi aldonan forpermeson, ĉar mi ankaŭ devas veturi al Anglio viziti mian patron. Mi scias ke Plouézec estas tre bela. Espereble, mi estos tie dum aŭgusto.

Jadira (プロフィールを表示) 2017年6月13日 8:19:58

Saluton Vestitor,

kompreneble, ankaŭ ni esperas, ke vi venos. Mi esperas, ke vi sukcesos fari tion, kion vi planas !

Jadira (プロフィールを表示) 2017年6月13日 8:22:54

Grown:La komenca marko mankas.
Vi pravas ! Mi ĵus aldonis ĝin, dankon.

Sevechjo (プロフィールを表示) 2017年6月14日 20:12:15

Ĉar mi ferios apude, eble mi povos veni, sed nur por unu aŭ du tagoj...
Bonan esperantumon al vi.

Jadira (プロフィールを表示) 2017年7月25日 12:03:33

Sevechjo:Ĉar mi ferios apude, eble mi povos veni, sed nur por unu aŭ du tagoj...
Bonan esperantumon al vi.
Saluton Sevechjo,

Bonege, ni plezure ricevos vin. Ĉu vi povos ĉeesti lundon la 14a vespere? Tiam komencos la Renkontiĝoj.
Ĉu vi intencas partopreni sole aù kun amikoj/ familianoj ? Ankaŭ ili estos bonvenaj ridulo.gif
Bonvolu informi nin.

Ĝis baldaŭ !

先頭にもどる