Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
Vestitor (Xem thông tin cá nhân) 09:05:12 Ngày 27 tháng 4 năm 2017
Jadira:Saluton Vestitor !Saluton Jadira,
Ŝajnas ke partopreni interesas vin, ni tre ĝojos ricevi vin en Pluezek.
Mi povas aldoni, ke eblas aĉeti manĝaĵon en la vilaĝo mem, tiel pli malmute kostos por vi.
Pri vojaĝo, vi povas vojaĝi per blablacar kiu bone funkcias en Francio (60 € pli malpli por alveni de Nederlando ĝis Rennes ( Bretonio) kaj poste Rennes Paimpol, apud Pluezec, 10 €)
Tamen se prezo estas problemo, donu al ni vian aĝon kaj etan leteron por asocio kiu deziras helpi kelkajn partoprenantojn dum Pluezek 2017. Tial, kelkaj personoj ricevos helpon por partopreni.
Amike
Mi elŝutis la aliĝilo kaj provos fari planon por ĉeesti. Ĉiu dependas de ĉu mi povas aranĝi aldonan forpermeson, ĉar mi ankaŭ devas veturi al Anglio viziti mian patron. Mi scias ke Plouézec estas tre bela. Espereble, mi estos tie dum aŭgusto.
Jadira (Xem thông tin cá nhân) 08:19:58 Ngày 13 tháng 6 năm 2017
kompreneble, ankaŭ ni esperas, ke vi venos. Mi esperas, ke vi sukcesos fari tion, kion vi planas !
Jadira (Xem thông tin cá nhân) 08:22:54 Ngày 13 tháng 6 năm 2017
Grown:La komenca marko mankas.Vi pravas ! Mi ĵus aldonis ĝin, dankon.
Sevechjo (Xem thông tin cá nhân) 20:12:15 Ngày 14 tháng 6 năm 2017
Bonan esperantumon al vi.
Jadira (Xem thông tin cá nhân) 12:03:33 Ngày 25 tháng 7 năm 2017
Sevechjo:Ĉar mi ferios apude, eble mi povos veni, sed nur por unu aŭ du tagoj...Saluton Sevechjo,
Bonan esperantumon al vi.
Bonege, ni plezure ricevos vin. Ĉu vi povos ĉeesti lundon la 14a vespere? Tiam komencos la Renkontiĝoj.
Ĉu vi intencas partopreni sole aù kun amikoj/ familianoj ? Ankaŭ ili estos bonvenaj
Bonvolu informi nin.
Ĝis baldaŭ !