Al la enhavo

adjektivo aŭ adverbo?

de qtl, 2017-aprilo-26

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-29 05:39:50

sergejm:
Grown:Prave. Mi devis diri "grava", sed mi uzis "importanta" ĉar "grava" ankaŭ signifas "diskutinda".
Fakte vi simple aldonis -a al angla "important", pensante nek pri tio ke vi ricevas patricipon de verbo "importi", nek pri signifoj de "grava", kies dua signifo laŭ PIV estas "serioza", pri "diskutinda" ne temas.
Anstataŭ "unuaĵo" vi devus uzi "unuAaĵo". Komparu "unuvice" kaj "unuavice".
Kio estas patricipo?

sergejm (Montri la profilon) 2017-aprilo-29 22:45:53

Patricipo estas vorto, kiun oni ricevas aldonANTe al verbo sifiksojn -anta, -inta, -onta (aktivaj), -ata, -ita, -ota (pasivaj), -ante, -ate k.t.p. (adverbaj).

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-30 06:25:52

sergejm:Patricipo estas vorto, kiun oni ricevas aldonANTe al verbo sifiksojn -anta, -inta, -onta (aktivaj), -ata, -ita, -ota (pasivaj), -ante, -ate k.t.p. (adverbaj).
Kiel ricevus vorton aldonante al verbo sifiksojn?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aprilo-30 08:08:53

sergejm:Patricipo estas vorto, kiun oni ricevas aldonANTe al verbo sifiksojn -anta, -inta, -onta (aktivaj), -ata, -ita, -ota (pasivaj), -ante, -ate k.t.p. (adverbaj).
Pardonu, sed estas du skriberaroj en via kontribuo: patricipo ==> participo, sifikso ==> sufikso.

Reen al la supro