adjektivo aŭ adverbo?
de qtl, 26 d’abril de 2017
Missatges: 14
Llengua: Esperanto
qtl (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2017 10.01.46
1. Multe da vortoj estas necesa por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necese por klarigo pri tio.
Kiu el tri estas ĝusta? Aŭ alia?
Antaŭdankon
Grown (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2017 11.38.11
qtl:Saluton al samlingvanoj!Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.
1. Multe da vortoj estas necesa por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necese por klarigo pri tio.
Kiu el tri estas ĝusta? Aŭ alia?
Antaŭdankon
thyrolf (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2017 12.03.08
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/...
"
A-vorta priskribo de kvanta E-vorto
Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:
Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].
Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.
Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.
Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.
Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.
Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.
Multe da arto kaj penoj estis eluzita.
Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).
Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝita.)
"
Grown (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2017 15.40.05
thyrolf:En la Plena Manlibro de Gramatiko de Bertil Wennergren vi trovas rilatan kontribuon (kiu montras, ke kelkfoje la elekto de la plej bona gramatika formo estas ne simpla afero):Bertilo. Anstataŭ Bertil.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/...
"
A-vorta priskribo de kvanta E-vorto
Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:
Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].
Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.
Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.
Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.
Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.
Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.
Multe da arto kaj penoj estis eluzita.
Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).
Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝita.)
"
qtl (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2017 23.55.57
thyrolf:A-vorta priskribo de kvanta E-vortoDankon al thyrolf
Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:
Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].
Se temas pri mia demando, "2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio." estas taŭga, ĉu ne? Danke al vi mi ekkomprenis tion, ke kvankam 'multe' estas ĉefvorto laŭ teorio sed laŭsence 'necesaj' rilatas al 'voroj'.
Sed al mi ŝajnas iom strange ke ne multe sed kelke da eksterteoriaj esprimoj estas ankoraŭ uzataj aŭdaceme. Ha ha!
Dankon!
qtl (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2017 0.29.22
Grown:Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.Mi tute ne povas kompreni vian opinion.
importanta: kion importi?; importi = Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando
unuaĵo: kio estas tio?; unuaĵo = Io, konsistanta el nur unu peco
Grown:Bertilo. Anstataŭ Bertil.Mi jam de antaŭe konas PMEG. Ne temas pri nomo de aŭtoro de PMEG.
thyrolf (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2017 9.11.57
Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.
qtl (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2017 9.50.06
thyrolf:https://eo.wikipedia.org/wiki/Bertilo_WennergrenDankon pro via sciigo pri PMEG kaj la aŭtoro. De tempo al tempo mi serĉas rilataĵn artikolojn al mia demando en retpaĝaro de PMEG sed ĉi okaze bedaŭrinde mi ne trovis ĝustan artikolon.
Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.
Grown (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2017 11.45.44
qtl:Al GrownPrave. Mi devis diri "grava", sed mi uzis "importanta" ĉar "grava" ankaŭ signifas "diskutinda".
Grown:Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.Mi tute ne povas kompreni vian opinion.
importanta: kion importi?; importi = Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando
unuaĵo: kio estas tio?; unuaĵo = Io, konsistanta el nur unu peco
Grown:Bertilo. Anstataŭ Bertil.Mi jam de antaŭe konas PMEG. Ne temas pri nomo de aŭtoro de PMEG.
sergejm (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2017 17.54.26
Grown:Prave. Mi devis diri "grava", sed mi uzis "importanta" ĉar "grava" ankaŭ signifas "diskutinda".Fakte vi simple aldonis -a al angla "important", pensante nek pri tio ke vi ricevas patricipon de verbo "importi", nek pri signifoj de "grava", kies dua signifo laŭ PIV estas "serioza", pri "diskutinda" ne temas.
Anstataŭ "unuaĵo" vi devus uzi "unuAaĵo". Komparu "unuvice" kaj "unuavice".