إلى المحتويات

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

من Tram_Amiko, 7 مايو، 2017

المشاركات: 120

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2017 10:56:21 ص

Tiel oni cenzuras debatojn kiuj ne devas okazi

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2017 8:46:20 م

Ĉu vi aprobas tiajn metodojn? Citi longan mesaĝon senresponde havas la saman efikon (kaj verŝajne la saman intencon) kiel kopiglui longegajn ekstertemajn anglalingvajn mesaĝojn: tedigi la partoprenantojn por ke ili ĉesu debati.

Grown (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2017 9:10:14 م

Altebrilas:Ĉu vi aprobas tiajn metodojn? Citi longan mesaĝon senresponde havas la saman efikon (kaj verŝajne la saman intencon) kiel kopiglui longegajn ekstertemajn anglalingvajn mesaĝojn: tedigi la partoprenantojn por ke ili ĉesu debati.
Sinpostaĵprotekte, tiu malprave citis min.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 سبتمبر، 2017 11:58:29 ص

Malprave, sed efike, ĉar tiu ulo sukcesis mortigi la debaton.

thyrolf (عرض الملف الشخصي) 6 سبتمبر، 2017 12:44:45 م

sinpostaĵprotekte?
sinpoŝtaĵprotekte?

Kia diferenco !!!

Grown (عرض الملف الشخصي) 12 سبتمبر، 2017 10:12:21 م

thyrolf:sinpostaĵprotekte?
sinpoŝtaĵprotekte?

Kia diferenco !!!
Mi intencis sinpostaĵprotekti, kvazaŭ mi estis en laborejo.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 15 نوفمبر، 2017 6:21:11 م

Kial vi spamas jam mortintajn debatojn, citante vin mem? Ĉu vi estas pagita laŭ kvanto?

Tram_Amiko (عرض الملف الشخصي) 18 ديسمبر، 2018 9:30:59 ص

Pardonu, ke mi ne tiel longe skribis pri la afero. La temo ankaŭ tre ŝanĝiĝis.
Mi malfermis novan temon kun la titolo: "Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?"
La titolo sur ĉi tiu temo estis: "Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de Francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?"
Mi sugestas: ni finas la temon ĉi tie. Kaj daŭre diskuti la evoluadon de la "Flavaj veŝtoj".

En Germanio jam spekulas, ĉu la stelo de Macron finas frakasi. La titolo en la hodiaŭa ĵurnalo de Hannover estas: "Kiel Emmanuel Macron kaj liaj civitanoj malproksimiĝis unu de la alia." Macron, kiu havas neniun popularan subtenon en Francio, ankaŭ ne povas multe fari por Eŭropo. Alia flanko: Ĉu estas eble bone por Eŭropo, se Macron ne estas tiel forta en Francio? Nun la timo ne ekzistas: Eŭropo estas organizita de unu persono, de unu diktatoro: Merkel aŭ Macron. La stelo de Angela Merkel ankaŭ malaltigas. Ŝi ankoraŭ estas kanceliero ĝis 2021. Sed ŝi finigis sian laboron kiel ĉefinon de sia politika partio. La CDU nun havas novan ĉefinon. Kaj Merkel diris, ke ŝi ne kandidatiĝi en la proksima elekto 2021. Jen la ligilo al la temo "Flavaj veŝtoj": https://lernu.net/forumo/temo/25217

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2018 10:51:54 ص

Mi konsentas pri la sugesto kaj plu skribas ĉi-tie.

Macron estis elektita ĉefe pro timo de la Nacia Fronto, kaj je la dua balotvico la timantoj devis elekti inter Macron kaj sindeteno. Tio ne implicas, ke ili aprobas lian politikon. Multaj homoj ĉe ni ne komprenas la aktualan (post la Murfalo) evoluon de Eŭropunio, ĉefe ili ne komprenas kial tio devigas nuligi multajn sociajn progresojn kiujn ili ekhavis post la Dua Mondmilito.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2018 10:59:05 ص

Dum prezidenteco de Chirac, la francoj nee voĉdonis al la referedumo pri EU-Konstitucio, sed la estraro simple preteratentis tiun voĉdonon kaj Sarkozy subskribis la preskaŭ saman traktaton de Lisbonne. La sekvaj prezidentoj, Hollande kaj Macron daŭrigis tiun politikon.

عودة للاعلى