Đi đến phần nội dung

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

viết bởi Tram_Amiko, Ngày 07 tháng 5 năm 2017

Tin nhắn: 121

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:49:34 Ngày 30 tháng 8 năm 2017

Bedaŭrinde, la ŝtato ne tiel bone organizas la aferojn en Francio (eble pro manko da mono, ĉar la Euro iom ruinigis la financojn: oni devas ŝpari en ĉiuj fakoj, eĉ pri defendado, kaj pro tio la ĉefgeneralo demisiis.), kaj la lokaj politikistoj - kiel granda parto de la loĝantaro timas esti devigitaj elturniĝi solaj pri la problemo, kaj mi ne mencias tiujn, kiuj tutsimple malŝatas eksterlandanojn, kaj voĉdonas laŭ tio.

Helpo al migrantoj estas ĉefe privata afero, asocioj, NGO-j ktp., sed kun malmultan helpon de la ŝtato. Eĉ estas franca kultivisto kiu estas juĝata pro tio, ke li akceptis migrantojn en sian domon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:56:21 Ngày 02 tháng 9 năm 2017

Tiel oni cenzuras debatojn kiuj ne devas okazi

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 20:46:20 Ngày 02 tháng 9 năm 2017

Ĉu vi aprobas tiajn metodojn? Citi longan mesaĝon senresponde havas la saman efikon (kaj verŝajne la saman intencon) kiel kopiglui longegajn ekstertemajn anglalingvajn mesaĝojn: tedigi la partoprenantojn por ke ili ĉesu debati.

Grown (Xem thông tin cá nhân) 21:10:14 Ngày 02 tháng 9 năm 2017

Altebrilas:Ĉu vi aprobas tiajn metodojn? Citi longan mesaĝon senresponde havas la saman efikon (kaj verŝajne la saman intencon) kiel kopiglui longegajn ekstertemajn anglalingvajn mesaĝojn: tedigi la partoprenantojn por ke ili ĉesu debati.
Sinpostaĵprotekte, tiu malprave citis min.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:58:29 Ngày 06 tháng 9 năm 2017

Malprave, sed efike, ĉar tiu ulo sukcesis mortigi la debaton.

thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 12:44:45 Ngày 06 tháng 9 năm 2017

sinpostaĵprotekte?
sinpoŝtaĵprotekte?

Kia diferenco !!!

Grown (Xem thông tin cá nhân) 22:12:21 Ngày 12 tháng 9 năm 2017

thyrolf:sinpostaĵprotekte?
sinpoŝtaĵprotekte?

Kia diferenco !!!
Mi intencis sinpostaĵprotekti, kvazaŭ mi estis en laborejo.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 18:21:11 Ngày 15 tháng 11 năm 2017

Kial vi spamas jam mortintajn debatojn, citante vin mem? Ĉu vi estas pagita laŭ kvanto?

Tram_Amiko (Xem thông tin cá nhân) 09:30:59 Ngày 18 tháng 12 năm 2018

Pardonu, ke mi ne tiel longe skribis pri la afero. La temo ankaŭ tre ŝanĝiĝis.
Mi malfermis novan temon kun la titolo: "Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?"
La titolo sur ĉi tiu temo estis: "Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de Francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?"
Mi sugestas: ni finas la temon ĉi tie. Kaj daŭre diskuti la evoluadon de la "Flavaj veŝtoj".

En Germanio jam spekulas, ĉu la stelo de Macron finas frakasi. La titolo en la hodiaŭa ĵurnalo de Hannover estas: "Kiel Emmanuel Macron kaj liaj civitanoj malproksimiĝis unu de la alia." Macron, kiu havas neniun popularan subtenon en Francio, ankaŭ ne povas multe fari por Eŭropo. Alia flanko: Ĉu estas eble bone por Eŭropo, se Macron ne estas tiel forta en Francio? Nun la timo ne ekzistas: Eŭropo estas organizita de unu persono, de unu diktatoro: Merkel aŭ Macron. La stelo de Angela Merkel ankaŭ malaltigas. Ŝi ankoraŭ estas kanceliero ĝis 2021. Sed ŝi finigis sian laboron kiel ĉefinon de sia politika partio. La CDU nun havas novan ĉefinon. Kaj Merkel diris, ke ŝi ne kandidatiĝi en la proksima elekto 2021. Jen la ligilo al la temo "Flavaj veŝtoj": https://lernu.net/forumo/temo/25217

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:51:54 Ngày 20 tháng 12 năm 2018

Mi konsentas pri la sugesto kaj plu skribas ĉi-tie.

Macron estis elektita ĉefe pro timo de la Nacia Fronto, kaj je la dua balotvico la timantoj devis elekti inter Macron kaj sindeteno. Tio ne implicas, ke ili aprobas lian politikon. Multaj homoj ĉe ni ne komprenas la aktualan (post la Murfalo) evoluon de Eŭropunio, ĉefe ili ne komprenas kial tio devigas nuligi multajn sociajn progresojn kiujn ili ekhavis post la Dua Mondmilito.

Quay lại