Contenido

6 diferencoj inter Angla kaj Esperanta blogo

de rapn21, 11 de junio de 2017

Aportes: 10

Idioma: Esperanto

rapn21 (Mostrar perfil) 11 de junio de 2017 14:26:30

Mi havas du blogojn, unu estas anglalingve kaj la dua estas esperante. Tiu estas interesa sperto kaj montras interesajn diferencojn inter la du lingvoj kaj siaj komunumoj.
https://teokajlibroj.wordpress.com/2017/06/11/6-di...

Ĉu vi havas blogojn en apartaj lingvoj? Ĉu vi vidas diferencojn inter esperantaj blogoj kaj alilingvaj blogoj?

raffadalbo (Mostrar perfil) 13 de junio de 2017 19:43:11

Tre interesa blogero.

Altebrilas (Mostrar perfil) 14 de junio de 2017 15:48:16

Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?

nana123 (Mostrar perfil) 15 de junio de 2017 05:45:16

I would like to participate with this website.





แทงบอลออนไลน์

StefKo (Mostrar perfil) 15 de junio de 2017 09:07:22

Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
"Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo"?

Ĉu ne:

"Kiun pozicion en tiu vico (ordigo) okupas Francio"?

Altebrilas (Mostrar perfil) 15 de junio de 2017 10:38:36

StefKo:
Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
"Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo"?

Ĉu ne:

"Kiun pozicion en tiu vico (ordigo) okupas Francio"?
Vi pravas. Mi, kontrolis en Revo, sed la terminologio ne ŝajnas tre simpla tiufake...

thyrolf (Mostrar perfil) 15 de junio de 2017 12:23:27

Kiun rangon atingis Francio (NEakusative!) en tiu vico.

rapn21 (Mostrar perfil) 15 de junio de 2017 20:40:15

Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
Usono, Hispanio, Germanio, Britio kaj Brazilo estas la 5 plej popularaj hejmlandoj de miaj legantoj. Francio estis la 6a lando en 2016 sed en 2017 ĝi atingas la duan lokon.

Altebrilas (Mostrar perfil) 17 de junio de 2017 13:03:28

rapn21:
Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
Usono, Hispanio, Germanio, Britio kaj Brazilo estas la 5 plej popularaj hejmlandoj de miaj legantoj. Francio estis la 6a lando en 2016 sed en 2017 ĝi atingas la duan lokon.
Dankon pri la respondo kaj al thyrolf pri la korekto. Mi pardonpetas pro tiu senutila ofero al la esperantista unueco. Kompreneble, bv legi "Francio".

Ni estas flatitaj pro tio... Mi demandiĝas, kiuj estas la "Big Five" por ĉiu lingvo, inklmuzive esperanto.

Sevechjo (Mostrar perfil) 17 de junio de 2017 18:46:23

raffadalbo:Tre interesa blogero.
Jes. Interesa blogero kaj interesa blogo.

Volver arriba