본문으로

6 diferencoj inter Angla kaj Esperanta blogo

글쓴이: rapn21, 2017년 6월 11일

글: 10

언어: Esperanto

rapn21 (프로필 보기) 2017년 6월 11일 오후 2:26:30

Mi havas du blogojn, unu estas anglalingve kaj la dua estas esperante. Tiu estas interesa sperto kaj montras interesajn diferencojn inter la du lingvoj kaj siaj komunumoj.
https://teokajlibroj.wordpress.com/2017/06/11/6-di...

Ĉu vi havas blogojn en apartaj lingvoj? Ĉu vi vidas diferencojn inter esperantaj blogoj kaj alilingvaj blogoj?

raffadalbo (프로필 보기) 2017년 6월 13일 오후 7:43:11

Tre interesa blogero.

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 6월 14일 오후 3:48:16

Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?

nana123 (프로필 보기) 2017년 6월 15일 오전 5:45:16

I would like to participate with this website.





แทงบอลออนไลน์

StefKo (프로필 보기) 2017년 6월 15일 오전 9:07:22

Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
"Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo"?

Ĉu ne:

"Kiun pozicion en tiu vico (ordigo) okupas Francio"?

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 6월 15일 오전 10:38:36

StefKo:
Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
"Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo"?

Ĉu ne:

"Kiun pozicion en tiu vico (ordigo) okupas Francio"?
Vi pravas. Mi, kontrolis en Revo, sed la terminologio ne ŝajnas tre simpla tiufake...

thyrolf (프로필 보기) 2017년 6월 15일 오후 12:23:27

Kiun rangon atingis Francio (NEakusative!) en tiu vico.

rapn21 (프로필 보기) 2017년 6월 15일 오후 8:40:15

Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
Usono, Hispanio, Germanio, Britio kaj Brazilo estas la 5 plej popularaj hejmlandoj de miaj legantoj. Francio estis la 6a lando en 2016 sed en 2017 ĝi atingas la duan lokon.

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 6월 17일 오후 1:03:28

rapn21:
Altebrilas:Kio estas la Esperantaj "grandaj kvin" ? Ĉu laŭ nombro de esperantistoj, aŭ de viaj bloganoj? Kiun vicon atingas Francion en tiu ordigo?
Usono, Hispanio, Germanio, Britio kaj Brazilo estas la 5 plej popularaj hejmlandoj de miaj legantoj. Francio estis la 6a lando en 2016 sed en 2017 ĝi atingas la duan lokon.
Dankon pri la respondo kaj al thyrolf pri la korekto. Mi pardonpetas pro tiu senutila ofero al la esperantista unueco. Kompreneble, bv legi "Francio".

Ni estas flatitaj pro tio... Mi demandiĝas, kiuj estas la "Big Five" por ĉiu lingvo, inklmuzive esperanto.

Sevechjo (프로필 보기) 2017년 6월 17일 오후 6:46:23

raffadalbo:Tre interesa blogero.
Jes. Interesa blogero kaj interesa blogo.

다시 위로