Sadržaj

La vorto "samideano"

od antoniomoya, 20. svibnja 2008.

Poruke: 21

Jezik: Esperanto

Jes (Prikaz profila) 22. svibnja 2008. 19:19:07

HA! Kiel mi plaĉas trovadon de novajn Hispanajn SAMIDEANOJN (alie: Esperantistojn) ĉe ĉi tiu forumo!

Mi komencis lernadon de Esperanto je... Junio de 2004 kaj mi rapide povis bone komuniki kun ali-landanoj (do, esperanto estas ege facila lingvo...)

Nun jam kvar jaroj okazis kaj mi estas tre kontenta ĉar mi povas bonege interkomuniki kun alilandanoj kaj kelketaj samlandanoj parolante esperanton. rido.gif

Sam-ide-an-o... por mi, ĝi ne nur signifas homo kun sama ideo, sed ĝi signifas homo kiu pensas ke esperanto estas bona ideo kaj oni povus faĉile uzi por bone solvi komunikajn problemojn.

Tiel kiel kelkaj hispanaj vortoj: ne nur signifas la signifojn kiujn oni povas trovi en vortaroj... ankaŭ povas ekzisti aliaj signifojn...

Jes (Prikaz profila) 22. svibnja 2008. 19:23:12

Vi jam scias ke vi povas kontakti min, kaj mi intencos respondi al viaj demandoj okulumo.gif

Mi nure estas studento, sed eble mi povos iomete helpi vin rideto.gif

sal.gif

ermito (Prikaz profila) 23. svibnja 2008. 12:07:27

antoniomoya:Tio kio min interesis estis la "penso" ke vi ĉiuj havas en via kapo kiam vi diras al iu "samideano-n", ĉar mi ne scias ĉu "la interna ideo" (la idealo) originala de la lingvo malaperis, kaj nuntempe restas nur ia "kultura sento" kaj neniom plu.
Tre bona demando!
Ĉu vere la interna ideo estas "originala"? Kvankam tio estas la ideo, kiu gvidis Zamenhofon, tamen li proponis ĝin al la esperantistaro kiel privata persono. E-o mem neniel estas ligita kun iu ajn ideo kaj ĉiu esperantisto mem rajtas decidi, ĉu li akceptas tiun aŭ alian ideon, aŭ ne.
Kiam mi diras "samideano", mi pensas pri homo, kiu komprenas, ke aliulo estas malsama ol li, sed lia mano ĉe tio ne serĉas la tenilon de glavo. Malferma, sincera koro kaj amikemo estas do tiu komuna "ideo" de la samideanoj.
Mi opinias, ke tio kongruas kun "la interna ideo" de Zamenhof, ĉar tiu estas simple la frateco de la popoloj, ĉu ne?
Nun E-o ne estas vaste akceptita en la mondo kaj por iĝi esperantisto oni devas havi grandan kvanton da malpraktikeco, idealeco kaj eĉ kuraĝo (estus interese komune pridiskuti la ecojn de karaktero, kiujn devas posedi eventuala esp-isto). Pro tio, ŝajnas al mi, "la interna ideo" ankoraŭ validas.

antoniomoya (Prikaz profila) 23. svibnja 2008. 16:20:52

Dankon, Ermito. Via opinio estas la plej kompleta ke mi legis ĝis nun. Kaj dankon ankaŭ al aliaj samideanoj el ĉiuj landoj kiuj esprimis liajn vidpunktojn. Vi estas vere bonvola homoj!

Vinisus (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 15:29:41

Kiu kreis la vorton "Samideano" estis Louis de Beaŭfront, tiama amiko de Zamenhof poste li perfidis la majstron kaj kreis "Ido". Ĉu vi sciis?

Lakiro (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 16:42:28

Ho, Vinisus, vi eltiris la temon el 2008a jaro!
Jes, mi konsentas ke la vorto SAMIDEANO hodiaŭ ne estas aktuala. Beaŭfront volis substreki unuecon de la esperantistaro. Verŝajne ni estas samlingvanoj kaj devas turni nin al aliaj esperantistoj sen la vorto samideano. Ekzemple "amikoj, sinjoroj".

Vinisus (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 19:09:29

Estus ideale se ni la esperantistoj plenumus la revon de nia Majstro Zamenhof. Kiam mi legas rakonton de la tiama ankoraŭ adoleskulo Edmond Privat pri la 1-a Universala E-kongreso, en 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio. Jen lia priskribo: "La urbeto estis plena de verdaj flagoj kun la stelo de la Espero. Angloj, francoj, poloj, rusoj renkontiĝis kaj babilis kune. Flugis la paroloj de lipoj al oreloj de svedoj al italoj.
Falis la muroj inter la popoloj! poste oni kantis la "La Espero". Tiam eniris Zamenhof tre simpla kaj timema. li diris: --Mi salutas vin karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio..."

Mi ŝategas Esperanton por mi la lando de ĉiuj esperantistaj estas la eta planedo nomata Tero. Landa limo ne malhelpas nia interkompreniĝo. Lakiro, Vincas, Ustra, Erinjo, Vinisus. ni havas ion, kio kunigas nin ĝia nomo estas Esperanto. Do rilate Esperanton ni estas samideanoj. kial ne?

Lakiro (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 19:33:04

Vinisus, la vorto ekzistas. Neniu ĝin abolis. Rilate al multaj esperantistoj vi povas ĝin uzi. Samideanoj!

Sed rilate al unu homo mi preferas nomi lin laŭ lia statuso - kamarado, sinjoro, kolego, amiko kaj frato.

Nu tiun formon elektas ĉiu esperantisto laŭ propra vidpunkto. ridulo.gif

Vin mi ne povas nomi samideano Vinisus. Tio sonas ne tro bele. Mi diros "Bonan tagon, kara Vinisus! Bonan nokton, amiko!" ridulo.gif Kaj "Ĝis renkontiĝo, samideanoj!"

Vinisus (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 20:09:59

Se oni demandus al mi, ĉu vi konas Lakiron? Responde mi certe dirus: kompreneble li estas unu el niaj karaj samideanoj. Se li aŭ ŝi estus esperantista tujtuj scius, ke vi ankaŭ estas esperantista.

galo80 (Prikaz profila) 12. lipnja 2015. 20:40:53

Laŭ mia opinio, samideano estas esperantisto kiu estas favora al la interna ideo. Do, mi pensas ke precize ne ĉiu esperantisto estas samideano, ĉar esperantisto estas nomata tiu, kiu scias kaj uzas la lingvon por kiaj ajn celoj, sed tio ne signifas ke li estas favora al la interna ideo, nur pro tio ke li parolas la lingvon. Vinisus, mi interesiĝis pri tiu rakonto de Edmond Privat, kiel ĝi nomiĝas? Ĉu ĝi estas rete legebla aŭ elŝutebla?

Natrag na vrh