본문으로

Ĉu la angla estas kreola lingvo?

글쓴이: mkj1887, 2017년 6월 13일

글: 2

언어: Esperanto

mkj1887 (프로필 보기) 2017년 6월 13일 오전 1:44:08

Iuj eminentuloj diras, ke jes. Vi povas legi pri tio, en la angla, ĉi tie.

soweli_Elepanto (프로필 보기) 2017년 6월 25일 오후 8:57:22

Nu, tio ja estas evidenta por tiu, kiu lernis la historion de Anglio. Popolo de konkerita lando preskaŭ neeviteble iom post iom perdas sian lingvon. Iam oni prenas la lingvon de la venkintoj kaj tute ĉesas uzadi sian propran lingvon. Iam aperas miksaĵo el la du lingvoj, kiu konsiderinde diferencas disde la du siaj fontoj, estante multe pli simpla ol ĉiuj el ili. La lasta afero okazis ankaŭ al mezepokaj loĝantoj de Anglio. Vi ja mem verŝajne scias, ke la moderna angla lingvo jam tute ne similas al la angla lingvo de, ekzemple, la 10-a jarcento. Krome ĝi delonge estas plena je fremdaj vortoj, restante preskaŭ nekapabla krei novajn vortojn per sia propra radikaro. Oni diras, ke la samo okazis al la japana lingvo post la malvenko de Japanio en la dua tutmonda milito, kaj tio daŭras eĉ nun. La japana lingvo estas ĉiam pli plenigata de usono-devenaj vortoj kaj eĉ multevortaj esprimoj. Ve, historio kaj politiko grave influas ne nur popolojn, sed ankaŭ lingvojn.

다시 위로