Sisu juurde

O-vortigo de A-vortoj

kelle poolt imd, 21. juuni 2017

Postitused: 3

Keel: Esperanto

imd (Näita profiili) 21. juuni 2017 6:17.51

Mi legas la libron Paŝoj al Plena Posedo kaj faras la ekzercojn. La jena ekzerco iomete konfuzas min.
** 5. Jen estas kvin adjektivoj; substantivigu ilin, kaj uzu en frazoj:

MODERNA MODESTA ORDINARA SOBRA CERTA.

(Ekzemple: EFEKTIVA > efektivo = Kiam mi ricevis la atenditan surprizon, la efektivo malĝojigis min.).
PMEG diras, ke la signifo de O-vorto dependas de la signifo de la radiko. Tiel:
Aliaj radikoj estas nomoj de ecoj aŭ kvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV, RUĜ, VARM, ĜUST, PRET...
kaj por O-vortoj:
La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la afero:
[...]
belo, bono = nomoj de diversaj ecoj
Laŭ mi, la radikoj ĉiuj signifas ecojn. Do mi faris propoziciojn jene:
MODERNO: Oni povis vidi la modernon de la pentraĵo per ĝia stilo.

MODESTO: Pro lia modesto, li ne fanfaronis siajn proprajn farojn.

ORDINARO: Ĉiuj vidis la ordinaron de la meblo.

SOBRO: Post multaj glasoj da akvo, li reiris al stato de sobro.

CERTO: Mi kun plena certo elektas la duan pordon.
Multaj, tamen, de ĉi tiuj vortoj estas maloftaj laŭ la Tekstaro. Ĉu mi uzis ilin ĝuste?

raffadalbo (Näita profiili) 21. juuni 2017 10:04.01

imd:Multaj, tamen, de ĉi tiuj vortoj estas maloftaj laŭ la Tekstaro. Ĉu mi uzis ilin ĝuste?
Jes, laŭ mi jes.

Mi kredas ke "ofta" kaj "malofta" pli taŭgas al naciaj lingvoj ol al planita lingvo (kvankam ankaŭ en naciaj lingvoj estas vortoj maloftaj sed tute kompreneblaj).

Mi aldonas ke kelkfoje disigi "..-o" de "..-ec-o" ne estas facile kaj niaj denaskaj lingvoj ofte influas niajn elektojn.

sergejm (Näita profiili) 21. juuni 2017 16:08.28

Ofteco de vortoj en Esperanto obeas saman Zipf-leĝon, kiel en naciaj lingvoj.

Tagasi üles