До змісту

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

від morico, 3 липня 2017 р.

Повідомлення: 270

Мова: Esperanto

Haratta (Переглянути профіль) 4 грудня 2017 р. 19:23:16

morico:Esperanto estas helpa lingvo farita internacia por destino kaj de kreaĵo. Tio estas la unika konstruita lingvo kiu estas lernita kaj parolata de pluraj milionoj da homoj.

Angla estas plur-nacia lingvo de la du pli grandaj potencoj, respektive de la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj : Britujo kaj Usono.

Nia mondo kaj Eŭropo de la 21-a jarcento bezonas neŭtran, facilan, helpan internacian lingvon por komunikado, paco, ekologio, daŭrigebla disvolvo k.t.p.

Grandaj plurnaciaj lingvoj estos la plej uzotaj dum jardekoj , ĉar la evoluoj de la internacia komunikado estas malrapidaj. La mondo estas farita kun 200 regnoj kaj pluraj grandaj potencoj kiuj ne povas akcepti la unikan hegemonion de la nur angla aŭ de alia nacia lingvo.
La ĝusta vorto estas " neŭtrala". Ne " neŭtra", " neŭtra" konvenas nur kiam ni parolas pri kemio.

Haratta (Переглянути профіль) 4 грудня 2017 р. 19:24:45

Metsis:morico,

La plejparto de partoprenantoj en ĉi tiu forumo estas pli mapli konvinkitaj pri utileco de E-o. Kiel vi planas konvinki la grandajn amasojn de homoj, kiuj ne estas ĉi tie?
Kun pafilojn!

thyrolf (Переглянути профіль) 4 грудня 2017 р. 19:54:11

Per pafiloj, PER ! (pardonu mian korektemon)

morico (Переглянути профіль) 4 грудня 2017 р. 23:08:38

Metsis:morico,

La plejparto de partoprenantoj en ĉi tiu forumo estas pli mapli konvinkitaj pri utileco de E-o. Kiel vi planas konvinki la grandajn amasojn de homoj, kiuj ne estas ĉi tie?
Dankon Metsis por via demando.


Multe da komencantoj (pluraj centoj da miloj en la lastaj jaroj) ne konas multe da argumentoj. kaj kelkaj legas la forumon de Lernu.net
Mi demandis min kiam mi ekskribis sur la Forumo kial estis multe da argumentoj kontraŭ esperanto kaj malmulte por?Do mi pensis ke skribi argumentojn por estas utila.

La ĉefa grupo estas la ne-esperantistoj (99,9%). La komuniko en la naciaj lingvoj estas la plej grava. Mi komunikas ankaŭ en mia nacia lingvo..

Vi povas demandi ĉefe al U.E.A. kaj SAT-Amikaro kiuj havas la sperton. Aliĝi al la organizaĵoj estas tre utila por Esperantistoj.
En ĉiu lingvo estas argumentaro kiun oni povas komuniki, kreskigi, taksi.

Kiajn argumentojn vi trovas la plej bonajn? Kiajn demandojn aŭ rimarkojn de la ne-esperantistoj vi trovas la plej gravajn?

morico (Переглянути профіль) 8 грудня 2017 р. 14:59:57

Bertrand Badie, profesoro pri Internaciaj rilatoj.
Ekstraktoj:

"Ekde 1989, la rilato de humiligo anstataŭis la rilaton de potenco." [...]

"Barack Obama komprenis la Palestinan demandon pli bone ol neniu alia Usona prezidento." [...]

"Trump metas en danĝero la mondan pacon , kiel tio neniam estis la kazo ekde 1945." [...]

"La decido de Trump agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbo de Israelo kontraŭ la internacia juro, estas simbola. Ĝi havas nur por efiko la humiligon."

morico (Переглянути профіль) 11 грудня 2017 р. 16:40:56

Deklaro de Universala Esperanto Asocio (UEA) okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017

"Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2017, UEA ree asertas la fundamentan gravecon de la principoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj precipe rilate al socia justeco kaj daŭripova evoluigo tutmonde.

UEA [...] aktivas por dissemi informojn pri homaj rajtoj en pli ol 120 landoj.

La jaro 2017 estas la centa jaro post la forpaso de D-ro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kiu dediĉis sian vivon al la interfratiĝo de la homaro. Hodiaŭ UEA substrekas la kongruon inter liaj klopodoj kaj la streboj por plene universaligi la homajn rajtojn. Zamenhof volis atingi mondon, en kiu "homo renkontiĝas kun homo" en rilatoj de plena reciproka respekto. Tio restas la fundamenta celo de UEA. La asocio invitas ĉiujn defendantojn de la homaj rajtoj konsciiĝi pri la graveco de lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la laboro por atingi pli justan kaj pacan mondon."


Alia tutmondiĝo, demokrata, kultura, socia kaj ekologia estas ebla. Esperanto povas esti akcelilo.

morico (Переглянути профіль) 14 грудня 2017 р. 15:38:31

Hodiaŭ, la ekonomikisto Thomas Piketty (Tomas Piketi) publikigis dokumenton pri la malegalecoj en la mondo. "Rapport sur les inégalités dans le monde"
Raporto pri la neegalecoj en la mondo
La dokumentoj pri tiu temo estas en la retejo (en la angla, la ĉina, la franca kaj la hispana) kun multe da grafikoj.
http://wid.world/fr/donnees/

Preskaŭ ĉie en la mondo, neegalecoj kreskiĝas rapide ekde 1980.
La riĉoj diras ke ĉiu lando devas esti konkurenca en la monda, sed konkurencaj landoj kiel en Skandinavio estas multe malpli neegalecaj ol Usono.
Hodiaŭ la popoloj ne povas sin kompreni, ĉar bona nivelo de angla estas tro malfacila por 90% de la homaro.
Promocii Esperanto-n ebligas pli bonan interkomprenon inter la popoloj, do malkreskigi la neegalecojn kaj kreskigi pli malrapide la polucion aŭ malkreskigi ĝin.

Grown (Переглянути профіль) 16 грудня 2017 р. 03:49:47

Haratta:
Metsis:morico,

La plejparto de partoprenantoj en ĉi tiu forumo estas pli mapli konvinkitaj pri utileco de E-o. Kiel vi planas konvinki la grandajn amasojn de homoj, kiuj ne estas ĉi tie?
Kun pafilojn!
Ne, komprenu milit-propagandajn kliĉojn.

morico (Переглянути профіль) 16 грудня 2017 р. 10:54:16

Grown:
Haratta:

Kun pafilojn!
Ne, komprenu milit-propagandajn kliĉojn.
G.W.Bush junior en 2003 komencis la Irako'militon per milit'propagandaj kliĉoj pri "armiloj de masiva detruo"
Mi estas kontraŭ tiuj kaj mi scias ke la propagando "kun pafiloj" ebligas nur tre ĝeneralege plifortigi la diktaturojn. La vera informo ebligas pli grandan demokration kiel Piketty en
http://wid.world/fr/donnees/

Metsis (Переглянути профіль) 19 грудня 2017 р. 06:34:51

Ĉu tio estas preĝo al Obat Asam (kiu ajna dio ĝi estas)?

Назад до початку