Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?
de morico, 2017-julio-03
Mesaĝoj: 270
Lingvo: Esperanto
morico (Montri la profilon) 2017-decembro-19 08:44:26
morico: Pluraj ekonomikistoj, la plej konata estas Thomas Piketty [Toma Piketi], publikigis dokumenton pri la neegalecoj en la mondo.La ĉefa(?) resumo estas havebla en ok malsimilaj lingvoj
Raporto pri la neegalecoj en la mondo
La dokumentoj pri tiu temo estas en la retejo (en la angla, la ĉina, la franca kaj la hispana) kun multe da grafikoj.
http://wid.world/fr/donnees/
Preskaŭ ĉie en la mondo, neegalecoj kreskiĝis rapide ekde 1980.
Hodiaŭ la popoloj ne povas sin kompreni, ĉar bona nivelo de angla estas tro malfacila por 90% de la homaro.
Promocii Esperanto-n ebligas pli bonan interkomprenon inter la popoloj, do malkreskigi la neegalecojn kaj kreskigi pli malrapide la polucion aŭ malkreskigi ĝin.
The Executive Summary is available in eight different languages.
Download in English
Télécharger en français
Descargar en español
Download auf Deutsch
Cкачать на русском языке
تحميل باللغة العربية
हिन्दी मेँ पढ़ने के लिए
中文下载
morico (Montri la profilon) 2017-decembro-21 14:53:43
morico (Montri la profilon) 2017-decembro-25 09:13:34
La donaco de Doktoro Esperanto necesas internacian fajferon por tre larĝa disvastigo.
Hodiaŭ, kun Interreto la kursoj estas senpagaj kaj pli kaj pli facilaj. Ĉio povas esti rapide!
Turfalko (Montri la profilon) 2017-decembro-25 17:20:25
morico (Montri la profilon) 2018-januaro-01 10:59:48
Multe da traduk-firmoj estas ne optimismaj pri ilia estonteco. Ĉar estos rapida progreso de traduk-maŝinoj en la proksimaj jaroj. La nombro de tradukistoj iĝus pli kaj pli malgranda. Pri tio kion vi pensas?
Laŭ vi , ĉu Esperanto povas antaŭeniri pri tiu evoluo kaj kial?
morico (Montri la profilon) 2018-januaro-04 11:59:37
-la demografiaj malegalecoj kun demografia kreskado tro granda en kelkaj landoj kaj rapida maljuniĝo en aliaj;
- la kreskantaj ekonomikaj malegalecoj inter la landoj kaj inter la klasoj;
- la kreskanta damaĝado de la medio;
- la risko de financa krizego , çar la landoj ne estas sufiĉe kunordigataj;
Hegemonia lingvo neprigas ankoraŭ plej grandajn malegalecojn kaj naciistajn reagojn kiuj protektas ankoraŭ pli la plej riĉajn.
La disvastigo de Esperanto permesas pli bonan kunordigadon de la landoj, do trovi kaj agi por solvi la problemojn.
morico (Montri la profilon) 2018-januaro-12 08:18:54
Havi bonajn informojn kaj neŭtran, helpan internacian lingvon permesos ŝparigi militojn kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon.
morico (Montri la profilon) 2018-januaro-15 16:13:26
La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).
Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.
morico (Montri la profilon) 2018-januaro-28 10:52:18
Triliono estas 10 potenco 12, miliardo aŭ biliono estas 10 potenco 9.
Ekzemple, en 2016 la jara monda produkto estas 75 OOO miliardoj de dolaroj aŭ 75 T$, la ekonomika efektiva fizika kapitalo (maŝinoj kaj konstruaĵoj) estas 200 T$ (3 jaroj de produktado).
Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-01 00:27:21
morico:Pli justa internacia komerco kun Esperanto?Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.
La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).
Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.