Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-22 19:02:10

morico:Kiel resumi kelkajn ĉefajn avantaĝojn de Esperanto (Eo)?
- Esperanto estas uzata kiel lingva per-ilo en sciencaj konferencoj pri multaj temoj;
- Esperanto eblas lerni multe pli rapide ol aliajn lingvojn pro ĝiaj bazaj reguloj senesceptaj kaj produktivaj;
- la simpla, sistema gramatiko de Esperanto igas ĝin pli facile lernebla ol eŭropaj lingvoj por neeŭropanoj;
- scipovo de Esperanto kapabligas ĝiajn uzantojn paroli rekte kun homoj el fonoj kulture kaj lingve plej diversaj;
- interpersona komunikado en Esperanto estas simetria, sendepende de la denaskaj lingvoj de la interparolantoj, malsimile al multaj komunik-okazoj "internaciaj" pere de lingvo ligita al naci-ŝtato.
Opinie, tio estas argumento per refojo (read: argument by repetition).

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-23 18:06:07

Kiu estas la plej bona sistemo de internacia komunikiĝo?
Klod Piron skribis mallongan artikolon pri tio.
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/ler...
Eltiraĵoj
"Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo (1) aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.

La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.

Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo".
1. UNo – mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-23 23:06:52

morico:Kiu estas la plej bona sistemo de internacia komunikiĝo?

Bonprove. Ĉefelektoj ja estas debato. Ĝentile, do se tion portretus kiel ĉefelektoj anstataŭe, do oni povus portreti tion fakte. Bonvolu provi refoje. Morico, vi laboras ege, kaj laboro ankaŭ eksponas aliajn atributojn. Vi memkompreneble deziras ion. Do bonvolu forigi la klaraĵojn signantajn persuadon kaj eksponi la aliajn atributojn. Ekzemple, bonvolu forigi la ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn, apelaciojn al sento (read: appeal to emotion), kaj la damselling, kaj diskuti decidojn kiuj estas pri eksprimo el kortumoj, ekzemple el la Supera Kortumo de Usono.

Ekzemple, kion vi opinias pri Price k. Usono?

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-25 18:34:18

Pri la angla kaj la aviadilaj akcidentoj

La rajto komuniki
Claude (Klod) Piron, Ekstraktoj, Resumo
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

"Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.

La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.

Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj."

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-28 14:51:57

Por la 95% de la nedenaskaj parolantoj de la angla en la mondo (kies proksimume 99% ne parolas tre bone la anglan), esperanto estas la plej racia kaj rapida komunik-ilo.

Ekstraktoj de La rajto komuniki (fino) de Klod Piron
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.

La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.

Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.

Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.

morico (Montri la profilon) 2018-marto-06 08:46:56

Kanibala lingvo kaj helpa justa lingvo.
La kanibala lingvo estas hodiaŭ la ĉefa internacia komunikilo. Ĝi estas kanibala ĉar:
- ĝi manĝas multe da tempo kaj energio (meze dek foje pli ol la helpa Internacia Lingvo aŭ ILo);
- ĝi manĝas la ĉefajn funkciojn de la internacia komunikado kiel scienca, serĉado, financa, diplomatia ktp;
- ĝi manĝas la plej etajn lingvojn kiuj mortas.

La helpa justa internacia lingvo estas amikema ĉar:
- ĝi manĝas meze dekfoje malpli da tempo;
- ĝi povas plenigi la ĉefajn komuniko-funkciojn kun aliaj lingvoj;
- ĝi povas esti lernata samtempe ol la etaj lingvoj kiuj povas daŭri.

vincas (Montri la profilon) 2018-marto-16 21:49:34

La angla lingvo estas la plej bone lango.gif

Grown (Montri la profilon) 2018-marto-16 21:56:09

vincas:La angla lingvo estas la plej bone lango.gif
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

vincas (Montri la profilon) 2018-marto-17 08:28:08

La angla estas la plej bone heheh lango.gif

externalImage.png

morico (Montri la profilon) 2018-marto-17 22:07:47

Esperanto estas helpa, justa, internacia lingvo apud la aliaj lingvoj. "Broken English" , rompiĝita angla estas la unua duona aŭ dekona lingvo.
La eŭropaj kaj mondaj civitanoj bezonas facilan, neŭtran lingvon, do Esperanto

Reen al la supro