去目錄頁

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

morico, 2017年7月3日

讯息: 270

语言: Esperanto

morico (显示个人资料) 2017年12月19日上午8:44:26

morico: Pluraj ekonomikistoj, la plej konata estas Thomas Piketty [Toma Piketi], publikigis dokumenton pri la neegalecoj en la mondo.
Raporto pri la neegalecoj en la mondo
La dokumentoj pri tiu temo estas en la retejo (en la angla, la ĉina, la franca kaj la hispana) kun multe da grafikoj.
http://wid.world/fr/donnees/

Preskaŭ ĉie en la mondo, neegalecoj kreskiĝis rapide ekde 1980.

Hodiaŭ la popoloj ne povas sin kompreni, ĉar bona nivelo de angla estas tro malfacila por 90% de la homaro.
Promocii Esperanto-n ebligas pli bonan interkomprenon inter la popoloj, do malkreskigi la neegalecojn kaj kreskigi pli malrapide la polucion aŭ malkreskigi ĝin.
La ĉefa(?) resumo estas havebla en ok malsimilaj lingvoj
The Executive Summary is available in eight different languages.

Download in English
Télécharger en français
Descargar en español
Download auf Deutsch
Cкачать на русском языке
تحميل باللغة العربية
हिन्दी मेँ पढ़ने के लिए
中文下载

morico (显示个人资料) 2017年12月21日下午2:53:43

La kaptado de la rentoj klarigas la tro gravajn neegalecojn, laŭ la premio Nobelo de Ekonomio de 2015 Angus Deaton. Necesas politiko por laboristoj kaj konsumantoj.

morico (显示个人资料) 2017年12月25日上午9:13:34

25-an decembron: naskiĝo de infano.
La donaco de Doktoro Esperanto necesas internacian fajferon por tre larĝa disvastigo.
Hodiaŭ, kun Interreto la kursoj estas senpagaj kaj pli kaj pli facilaj. Ĉio povas esti rapide!

Turfalko (显示个人资料) 2017年12月25日下午5:20:25

Kaj la tutmonda mono estas la Stelo - almenaŭ simbole.

morico (显示个人资料) 2018年1月1日上午10:59:48

BONAN JARON 2018

Multe da traduk-firmoj estas ne optimismaj pri ilia estonteco. Ĉar estos rapida progreso de traduk-maŝinoj en la proksimaj jaroj. La nombro de tradukistoj iĝus pli kaj pli malgranda. Pri tio kion vi pensas?

Laŭ vi , ĉu Esperanto povas antaŭeniri pri tiu evoluo kaj kial?

morico (显示个人资料) 2018年1月4日上午11:59:37

Tre gravaj problemoj estas antaŭ ni, kiel :
-la demografiaj malegalecoj kun demografia kreskado tro granda en kelkaj landoj kaj rapida maljuniĝo en aliaj;
- la kreskantaj ekonomikaj malegalecoj inter la landoj kaj inter la klasoj;
- la kreskanta damaĝado de la medio;
- la risko de financa krizego , çar la landoj ne estas sufiĉe kunordigataj;

Hegemonia lingvo neprigas ankoraŭ plej grandajn malegalecojn kaj naciistajn reagojn kiuj protektas ankoraŭ pli la plej riĉajn.

La disvastigo de Esperanto permesas pli bonan kunordigadon de la landoj, do trovi kaj agi por solvi la problemojn.

morico (显示个人资料) 2018年1月12日上午8:18:54

Konfliktoj pri akvo, energio, maloftaj metaloj, klimataj ŝanĝoj ktp. pligrandiĝos en la venontaj jardekoj.

Havi bonajn informojn kaj neŭtran, helpan internacian lingvon permesos ŝparigi militojn kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon.

morico (显示个人资料) 2018年1月15日下午4:13:26

Pli justa internacia komerco kun Esperanto?

La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).

Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.

morico (显示个人资料) 2018年1月28日上午10:52:18

Se oni volas taksi la mondan financon, oni parolas en Trilionoj dolaroj (T$)
Triliono estas 10 potenco 12, miliardo aŭ biliono estas 10 potenco 9.
Ekzemple, en 2016 la jara monda produkto estas 75 OOO miliardoj de dolaroj aŭ 75 T$, la ekonomika efektiva fizika kapitalo (maŝinoj kaj konstruaĵoj) estas 200 T$ (3 jaroj de produktado).

Grown (显示个人资料) 2018年2月1日上午12:27:21

morico:Pli justa internacia komerco kun Esperanto?

La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).

Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

回到上端