본문으로

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

글쓴이: morico, 2017년 7월 3일

글: 269

언어: Esperanto

morico (프로필 보기) 2017년 12월 21일 오후 2:53:43

La kaptado de la rentoj klarigas la tro gravajn neegalecojn, laŭ la premio Nobelo de Ekonomio de 2015 Angus Deaton. Necesas politiko por laboristoj kaj konsumantoj.

morico (프로필 보기) 2017년 12월 25일 오전 9:13:34

25-an decembron: naskiĝo de infano.
La donaco de Doktoro Esperanto necesas internacian fajferon por tre larĝa disvastigo.
Hodiaŭ, kun Interreto la kursoj estas senpagaj kaj pli kaj pli facilaj. Ĉio povas esti rapide!

Turfalko (프로필 보기) 2017년 12월 25일 오후 5:20:25

Kaj la tutmonda mono estas la Stelo - almenaŭ simbole.

morico (프로필 보기) 2018년 1월 1일 오전 10:59:48

BONAN JARON 2018

Multe da traduk-firmoj estas ne optimismaj pri ilia estonteco. Ĉar estos rapida progreso de traduk-maŝinoj en la proksimaj jaroj. La nombro de tradukistoj iĝus pli kaj pli malgranda. Pri tio kion vi pensas?

Laŭ vi , ĉu Esperanto povas antaŭeniri pri tiu evoluo kaj kial?

morico (프로필 보기) 2018년 1월 4일 오전 11:59:37

Tre gravaj problemoj estas antaŭ ni, kiel :
-la demografiaj malegalecoj kun demografia kreskado tro granda en kelkaj landoj kaj rapida maljuniĝo en aliaj;
- la kreskantaj ekonomikaj malegalecoj inter la landoj kaj inter la klasoj;
- la kreskanta damaĝado de la medio;
- la risko de financa krizego , çar la landoj ne estas sufiĉe kunordigataj;

Hegemonia lingvo neprigas ankoraŭ plej grandajn malegalecojn kaj naciistajn reagojn kiuj protektas ankoraŭ pli la plej riĉajn.

La disvastigo de Esperanto permesas pli bonan kunordigadon de la landoj, do trovi kaj agi por solvi la problemojn.

morico (프로필 보기) 2018년 1월 12일 오전 8:18:54

Konfliktoj pri akvo, energio, maloftaj metaloj, klimataj ŝanĝoj ktp. pligrandiĝos en la venontaj jardekoj.

Havi bonajn informojn kaj neŭtran, helpan internacian lingvon permesos ŝparigi militojn kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon.

morico (프로필 보기) 2018년 1월 15일 오후 4:13:26

Pli justa internacia komerco kun Esperanto?

La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).

Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.

morico (프로필 보기) 2018년 1월 28일 오전 10:52:18

Se oni volas taksi la mondan financon, oni parolas en Trilionoj dolaroj (T$)
Triliono estas 10 potenco 12, miliardo aŭ biliono estas 10 potenco 9.
Ekzemple, en 2016 la jara monda produkto estas 75 OOO miliardoj de dolaroj aŭ 75 T$, la ekonomika efektiva fizika kapitalo (maŝinoj kaj konstruaĵoj) estas 200 T$ (3 jaroj de produktado).

Grown (프로필 보기) 2018년 2월 1일 오전 12:27:21

morico:Pli justa internacia komerco kun Esperanto?

La parto en la monda komerco de la du pli grandaj anglo-parolantaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malkreskiĝis tre forte ekde 1900. La demando pri plu justa komerco venas ĉefe de la ne naskiĝ-angloparolantoj landoj (95% de la monda loĝantaro).

Helpa neŭtra internacia lingvo (ILo) povas esti uzata apud la grandaj naciaj lingvoj. Kiel ĝi estas meze dek foje pli facila lerni ol la angla, kaj bona salto-tabulo por lerni aliajn lingvojn, ĝi kostas kvazaŭ nenion. Ĝi povas permesi pli bonan komprenon kaj pli justan komercon inter la popoloj.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

morico (프로필 보기) 2018년 2월 4일 오후 6:20:52

Por la lingvistoj estas 6000 aŭ 7000 lingvoj en la mondo.

Tamen la nombro da parolantoj por ĉiu lingvo estas tre masimila de 10 personoj aŭ malpli por la lingvoj kiuĵ forpasas ĉiun jaron , ĝis ĉirkaŭ 900 milionoj (M) da naskiĝ-parolantoj por la ĉefa ĉina lingvo.

La 80 unuaj lingvoj, ĉirkaŭ 1% de la lingvoj en la mondo ( de 900 M de naskiĝ-parolantoj ĝis 10M), estas parolataj, sume, de 5600 M da naskiĝ-parolantoj (75% de la monda loĝantaro).
http://www.axl.cefan.ulaval.ca/Langues/2vital_expa...


La ekonomika riĉeco estas ankoraŭ multe pli koncentrita sur la 12 unuaj lingvoj, kies la naskiĝ- aŭ dua lingvo-parolantoj havas kune ĉirkaŭ 90% de la monda riĉeco.
http://www.axl.cefan.ulaval.ca/amnord/usa_6-8histo...


La diskonigo de Esperanto, kiel helpa internacia lingvo, meze 10 foje pli rapida lerni ol la angla, permesos lingvan justecon inter la popoloj en la mondo.

다시 위로