Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?
kelle poolt morico, 3. juuli 2017
Postitused: 269
Keel: Esperanto
morico (Näita profiili) 21. mai 2018 22:29.18
« la lingvo de la subpremo prezentas multe pli ol perforto; ĝi estas perforto mem;
ĝi prezentas multe pli ol la limoj de la kono; ĝi limigas la konon mem"
morico (Näita profiili) 22. mai 2018 21:34.44
" la lingvo povas esti vera batalokampo, loko de subpremo, sed ankaŭ loko de rezisto"
Vinisus (Näita profiili) 22. mai 2018 23:16.24

morico (Näita profiili) 12. juuli 2018 15:38.58
La futbalo estas la sporto la plej pratikita. Tre ofte knaboj ludas ĉie en la mondo, kaj poste televidas la grandajn matĉojn.
Kun Esperanto , oni povas substreki ke la sporta spektaklo permesas vidi ne nur lukton inter nacioj , sed ankaŭ kaj precipe la volon de antaŭeniri de "homoj kun homoj".
morico (Näita profiili) 23. juuli 2018 18:11.40
Filmeto en la franca , en Youtube
https://www.youtube.com/watch?v=-ab1RUIdmBw
morico (Näita profiili) 3. august 2018 6:55.09
La nombro de poŝtelefonoj en la mondo estas proksima de la nombro de homoj: pli granda ol sep miliardoj.
Oni povas lerni la bonan lingvon Esp-o dek foje pli rapide ol grandaj lingvoj.
La lerniloj de Esp-o sur Interreto kaj poŝtelefonoj iĝas pli kaj pli bonaj.
Baldaŭ milionoj da homoj konos tion kaj lernos lude esperanton.
La progreso de Esp-o daŭrigos kaj konos ankoraŭ akcelon.
Kiam la demando de lernado en la lernejoj iĝas pli granda, multe da registaroj favoros ĝin.
La perspektivoj por Esp-o estas bonaj. La movado Esp-o povas ĝin konigi.
surcovegan (Näita profiili) 3. august 2018 10:04.10
Mi jam parolas kvar lingvojn kaj Esperanto estas la plej facila... tre facila <3
morico (Näita profiili) 28. august 2018 20:15.49
La mondo bezonas daŭrigeblan disvolvon.
Do ĝi bezonas ankaŭ pri justa kaj facila komuna helpa lingvo.
Laŭ Claude [Klodio] Piron, Esperanto estas meze dek foje pli facila ol hegemonia lingvo
Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esp...
.
La disvolviĝo de Esperanto povus ebligi diskutojn inter la civitanoj en la mondo pri la problemoj de la mondo.
Tiuj kiuj volas la daŭrigeblan disvolvon devus ankaŭ konigi Esperanton
morico (Näita profiili) 6. september 2018 6:34.31
Joseph [Josef] Nye klarigas, ke la "soft power "de lando ĉefe baziĝas sur ĝia kulturo, ĝiaj politikaj valoroj kaj ĝia internacia politiko.
La malpliiĝo de usona "soft power" kun Donald Trump ebligas la kreskiĝon de tiu de aliaj potencoj (Ĉinio, Eŭropa Unio, Rusio, Barato, Japanio, Brazilo ktp) kaj de mondo kun pluraj centroj.
En tiu nuna nova mondo kun multaj grandaj lingvoj (la plej parolataj), la intereso por Esperanto iĝas pli granda.
Esperanto, helpa internacia lingvo de multcentra mondo?
Metsis (Näita profiili) 7. september 2018 6:36.52
morico:Ĝis Donald Trump la "soft power" (dolĉa povo) estis precipe usona...La nomo "dolĉa povo" havas iun senton de venko aŭ kiel bone potenco povas senti

Memoru, ke la dissolvo de sovjeta povo kaŭzis kaj daŭre kaŭzas diversajn konfliktojn (ekz-e Orienta Ukrainio, Krimeo, Abĥazio). En multaj okazoj temas pri, ke eks-anoj de granda povo ne kapablas acepti, ke ili ne plu havas ĉi tiun povon, ke ili loĝas en "normala" lando.
Mi timas kiajn problemojn kaj konfliktojn eĉ de dissolvo de la usona milda povo kaŭzos. Ĉu la usonanoj kapablas acepti, se la mondo iĝos multcentra? Aliflanke ĉu ni volas, ke ne-demokrata Ĉina Popola Respubliko praktikas sian mildan aŭ fortan povon al ni?
PS. Notu, ke Ĉinio posedas multajn filmoproduktorojn, kiuj produktas Hollywood-eskajn filmojn, en kiuj oni ne kritikas Ĉinion kaj japanoj ĉiam estas malbonaj.