Skip to the content

Kiel oni legas la signojn, kiujn retpoŝtadresojn enhavas?

by Gopretsam, July 10, 2017

Messages: 6

Language: Esperanto

Gopretsam (User's profile) July 10, 2017, 5:44:05 AM

Mi aparte demandas pri ĉi tiuj signoj: '@ ', '. ', kaj 'com'.
Ekzemple, kiel oni legas tion?:
johano.smito@ekzemple.com

Ĉu oni diras kvazaŭ angle?: "johano poento smito ĉe ekzemple poento co-o-mo"
Ĉu oni diras kvazaŭ hebree?: "johano poento smito strudelo ekzemple poento co-o-mo"

#KOR

Dankon al vi!

thyrolf (User's profile) July 10, 2017, 6:36:31 AM

"Legi" estas faro per la okuloj. Per buŝo oni nomas tion: "prononci" aŭ, se temas pri tekstoj, iomete kompromise: "laŭtlegi"

Mi prononcus la @-signon kiel "ĉe"

Poento estas valoraĵo ekz. donita en sporto (li gajnis la decidan poenton)

la litero "," estas "punkto"

ridulo.gif

Roch (User's profile) July 10, 2017, 7:13:03 AM

.com = [punkto][com] per Google traduktilo voĉo

Gopretsam (User's profile) July 10, 2017, 2:42:42 PM

Ha, mi nun komprenas! Dankon!
@ = ĉe
. = Punkto

Sed mi ne tute fidas la Google-tradukilon, aparte ĝian voĉon.
Ĉu la prononco estas ĝusta?

Grown (User's profile) July 10, 2017, 8:03:09 PM

Gopretsam:Ha, mi nun komprenas! Dankon!
@ = ĉe
. = Punkto

Sed mi ne tute fidas la Google-tradukilon, aparte ĝian voĉon.
Ĉu la prononco estas ĝusta?
Bonvolu fidi ne Google-tradukilon. Mi ne fidas tion.

drinkulo (User's profile) July 13, 2017, 11:29:24 AM

La simbolo '@' nomatas 'heliko', 'ĉe-signo' aŭ 'volvita a'; sed kiel oni diris supre, en la retpoŝtadresoj ni diras je 'ĉe'.

La simbolo '@' estas ligilo de la latina konjunkcio 'at' (ĉe).

Back to the top