Mergi la conținut

Kion signifas "kune" en la frazo?

de reza_k, 25 iulie 2017

Contribuții/Mesaje: 10

Limbă: Esperanto

reza_k (Arată profil) 25 iulie 2017, 06:55:31

Saluton

En la Biblio ni legas:
...kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. (Moseo 1: Genezo 3: 6)
Kion signifas "kune" en supre frazo? Ĉu ĝi estas ebla la vorto signifas "with her"n?

Dankon por respondi,

StefKo (Arată profil) 25 iulie 2017, 07:47:10

Laŭ mia negranda sciado tio estas ia mensa mallongigo, eldiru pli kompetentuloj.

Mi esprimus tion tiel:

...kaj ŝi donis ankaŭ al sia edzo kiu kunestis, kaj li manĝis.
...kaj ŝi donis ankaŭ al sia kunesta edzo, kaj li manĝis.
...kaj ŝi donis ankaŭ al sia ĉeesta edzo, kaj li manĝis.

sergejm (Arată profil) 25 iulie 2017, 09:57:13

Rigardu Biblion en via lingvo.
Rusa Biblio:и дала также мужу своему, и он ел.
kaj ŝi donis ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
Estas nekompreneble, kial Z uzis 'kune'. Eble necesas rigardi Hebrean Biblion.

reza_k (Arată profil) 25 iulie 2017, 11:18:55

sergejm:Rigardu Biblion en via lingvo.
Rusa Biblio:и дала также мужу своему, и он ел.
kaj ŝi donis ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
Estas nekompreneble, kial Z uzis 'kune'. Eble necesas rigardi Hebrean Biblion.
Mi komparis ĝin en tri lingvoj (Angla, Persa, kaj Esperanta): Mi pensas ĝi signifas "with her"n.

sergejm (Arată profil) 25 iulie 2017, 14:14:55

Rigardu pli da kunteksto:
И увидела жена, что дерево хорошо для пищи, и что оно приятно для глаз и вожделенно, потому что даёт знание; и взяла плодов его и ела; и дала также мужу своему, и он ел.
Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaû al sia edzo, kaj li manĝis.
'Ŝi manĝis kaj donis kune'.
Do ŝi samtempe faris du agojn.
Sed por mi estas nekompreneble kial 'ŝi prenis de ĝiaj fruktoj' sed ne 'ŝi prenis ĝiajn fruktojn'. Tio ja estas rusismo.

thyrolf (Arată profil) 26 iulie 2017, 05:59:36

Ŝi ja ne prenis ĉiujn fruktojn !

sergejm (Arată profil) 26 iulie 2017, 06:27:23

Tiam oni diru "iom da ĝiaj fruktoj" aŭ "de ĝi fruktojn". "De ĝiaj frurktoj" estas rusismo.

reza_k (Arată profil) 26 iulie 2017, 08:45:53

sergejm:Tiam oni diru "iom da ĝiaj fruktoj" aŭ "de ĝi fruktojn". "De ĝiaj frurktoj" estas rusismo.
Kion signifas "rusismo"?

thyrolf (Arată profil) 26 iulie 2017, 09:34:31

sergejm:Tiam oni diru "iom da ĝiaj fruktoj" aŭ "de ĝi fruktojn". "De ĝiaj fruktoj" estas rusismo.
Pardonu, sed en la germana oni povas diri la samon: "und nahm von seinen Früchten". Do, ĝi estas rusismo-germanismo ... -ismo ridulo.gif

Roch (Arată profil) 26 iulie 2017, 15:08:43

Kion signifas "rusismo"?

-ismo (ism·o)
suf Doktrino aŭ kutima agmaniero: a) Doktrino religia, filozofia... de iu persono kaj de ties sekvantoj; b) Doktrino aŭ sistemo rilata al iu temo; c) Maniero, kiel iuj kutime agas; d) Maniero, kiel iuj kutime parolas

Înapoi mai sus