Al la enhavo

Sanĝiĝoj en Esperanto

de skd988, 2017-julio-31

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

skd988 (Montri la profilon) 2017-julio-31 13:36:30

Saluton!
Ekde la unua libro, ĉu estis ŝanĝiĝoj de esperanto? Se jes, kiaj?

Dankon,
Ŝaked.

(Se mi faris erarojn, bonvolu diru al mi. Denove dankon)

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 14:46:10

Saluton Ŝaked,

oni devas scii, ke per la Unua Libro de 1887, Esperanto kvazaŭ naskiĝis, kaj Esperanto kvazaŭ maturiĝis per la "Fundamento de Esperanto" el la jaro 1905. La baza verko estas la Fundamento, kiu fikse kaj devige difinis la lingvon.

Dum en la Unua Libro troviĝas ĉirkaŭ mil vortoj, la vortaro de la Fundamento de Esperanto prezentas ĉirkaŭ 2700 vortojn. Universala_Vortaro .

Krome estis iuj ŝanĝoj pri la "ki-" vortoj: mi ne plu bone memoras, sed kredas, ke antaŭe oni uzis "kiam" en la senco de la nuna "kial" aŭ io simila.

Poste aperis t.n. Oficialaj Aldonoj al la vortaro, agnoskitaj de la Akademio de Esperanto, laŭ la 15a regulo pri fremdvortoj. Multaj aliaj tiaspecaj vortoj aldoniĝis fare de aŭtoroj, multaj el kiuj estas troveblaj en la Plena Ilustrita Vortaro, kies enreta versio estas vortaro.net.

Kaj kompreneble estas la plej ŝatata hobio de Esperantistoj "plibonigi" Esperanton per la kelkfoje plej nekrekeblaj proponoj, el kiuj tamen kelkaj stabiliĝis, ekz. la uzado de "-ino" anstataŭ "-ulino" ridulo.gif

skd988 (Montri la profilon) 2017-julio-31 17:04:31

Dankon! Do, ne estis tre gravega sanĝiĝo, ĉu?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 18:09:55

Ne, se vi provos legi la paroladon de Zamenhof dum la unua kongreso en 1905 antaŭ 112 jaroj, vi trovos, ke ĝi estas tute komprenebla al hodiaŭ Esperantistoj kaj neniel malmoderna laŭ la lingvaĵo. Por tio zorgis la Fundamento de Esperanto.

parolado je la unua kongreso l

sergejm (Montri la profilon) 2017-julio-31 19:13:58

Kaj kiu estas vorto kun -ino anstataŭ -ulino?
Ĉu belino? Se iu uzas, sed ne multaj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 20:07:26

Se mi bone rigardas la aferon, vi pravas, spite ke fakte mi vidis vortojn kiel belino kaj fortino, sed ie en feminisma teksto eĉ en adjektivoj ("fortina maŝino" aŭ ia tio). Tamen vi pravas verŝajne, tio estas malofte. Sed kio oftas, estas la uzado de "ino" anstataŭ la tradicia vorto "virino". Sed ekzemple "gejinoj" protestas kontraŭ vorto radikanta en la vira "gejo" kaj ili diras pri si "lesboj", kie nun tute aperas sufikso "-ino". Mi momente ne konas alian inan vorton, en kiu mankas la "-ino".

sergejm (Montri la profilon) 2017-julio-31 20:20:50

virgo, amazono, gejŝo - jen estas inaj vortoj sen -ino, tute tradiciaj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 20:40:38

Pri amazono kaj gejŝo vi pravas, sed la vorto "virgo" estas iomete tikla. Oni povas diri, ke la uzo de la vorto "virgo" en la senco de "virgulino" estas ŝanĝiĝo en la lingvo, kiu montras la tendencon uzi plej mallongajn vortojn.


Vortaro.net diras:

Virgo

1 Ekvatora konstelacio (Virgo).
2 Sesa signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Aŭg. ĝis la 23a de Sept..
virgeco. Eco de virga estaĵo: konservi, perdi, oferi sian virgecon; nun mankas ankoraŭ, ke […] ni elmetu por vendado nian virgecon! Z; mi alproksimiĝis al ŝi k ne trovis ĉe ŝi virgecon X; jen estas la signoj de virgeco de mia filino X; ŝi iris […] k priploris sian virgecon (ploris pro tio, ke ŝi restis virga) sur la montoj X. himeno.

*virgulino

1 Virino virga: oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinoj X.
2 (ark.) Needziniĝinta puberulino: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon X; virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef N; estas diferenco ankaŭ inter edzino k virgulino N.

sergejm (Montri la profilon) 2017-julio-31 21:26:37

Jes, Virgo estas konstelacio.
Ankoraŭ hetajro estas uzata sen -ino. En Tais el Ateno tradukisto devis inventi vorton por vira hetajro. Hetajro tradukita el helena signifas kamarad(in)o.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-02 17:25:13

Ĉar ekde 1887 multaj aferoj ŝanĝiĝis en la sciaĵaro de la homoj, oni devis aldoni novajn vortojn. Oni ne ĉion esprimi nur kun la radikoj de 1887.

Reen al la supro