Sadržaj

Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

od rapn21, 5. rujna 2017.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

rapn21 (Prikaz profila) 5. rujna 2017. 12:33:57

Oni ofte diras ke islamanoj minacas "Okcidentajn moralojn" sed neniu scias kio estas Okcidentaj moraloj. Ne estas nur unu kulturo kaj valor-sistemo en Eŭropo kaj Usono, do ne havas sencon agi kvazaŭ ekzistas nur unu kaj ke islamanoj ne kapablas asimili. Tial mi verkis blogeron pri la temo.

Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

Altebrilas (Prikaz profila) 5. rujna 2017. 17:34:22

"Okcidento" estas ofte uzata por paroli pri la kapitalismaj landoj, de la tempo de la varma milito (la limo estis la fera kurteno). Nun ĝi signifas Eŭropo plus Nordameriko (Notinde, ke en la araba, Magrebo ankaŭ signifas "Okcidento"). Historie, tiuj landoj fontas el ocidenteŭropaj potencoj, kiel Britio, Germanio, Francio, Hispanujo, Italio, Nederlando, ktp.

Ne ekzistas "okcidentaj" moraloj, ĉar en la mezepoko ili estis tute malsamaj, sed aktualaj vivmanieroj, pli liberaj ol antaŭe, pri kiuj multaj homoj luktis por akiri ilin: abolicio de sklaveco, libereco de penso, de esprimado, de praktiki iun ajn religio aŭ eĉ neniun, civitana egaleco, homrajtojn, virinaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, samseksemuloj... Tial nuligi kelkajn el tiuj rajtoj aspektas kiel retroiro, reveno de la socio al antaŭa stato, nuligado de la luktoj de niaj antaŭuloj, maldankemo al niaj prauloj.

Certe pri iuj aferoj aliaj civilizoj iris pli foren ol la okcidenta, sed multaj okcidentanoj havas racion kaj malfermitan menson, do povas akcepti aliies ideojn kaj moralojn, se oni klarigas ilin.. Tiel "okcidenta" mondo interesiĝis al orientaj filozofioj kaj asimilis kelkajn el ili, ekzemple.

Ne temas pri geografio, sed pri historio.

Koracio (Prikaz profila) 5. rujna 2017. 18:13:58

Abolicio de sklaveco, libereco de penso, de esprimado, de praktiki iun ajn religio aŭ eĉ neniun, civitana egaleco, homrajtojn, virinaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, samseksemuloj..

Al tiuj ne povas islamanoj asimili.

Altebrilas (Prikaz profila) 6. rujna 2017. 11:37:12

Mi parolis pri socia progreso, kiun întegristoj de ĉiuj religioj rifuzas. Ni konis la saman aferon iom antaŭe pri katolika religio, kaj tiel okazas por ĉiuj.

Ĉar la progreso ne okazas samrapide en ĉiuj regionoj (ekz. en la Mezepoko, islamaj landoj estis antaŭ la kristanaj survoje al progreso), homoj en progresintaj regionoj malemas evolui retroen.

Plejmulto da islamanoj ne havas problemon pri la progreso, kvankam ili foje havas problemojn pro la integristoj.

rapn21 (Prikaz profila) 7. rujna 2017. 20:35:26

Koracio:Abolicio de sklaveco, libereco de penso, de esprimado, de praktiki iun ajn religio aŭ eĉ neniun, civitana egaleco, homrajtojn, virinaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, samseksemuloj..

Al tiuj ne povas islamanoj asimili.
Oni jam abolicis sklavecon en islamaj landoj. Kial vi opinias ke islamanoj ne povas asimili al libereco? Oni jam havas tiun en kelkaj islamanaj landoj kiel Turkio, Bosnio, Albanio ktp. Ankaŭ ekzistas rajtoj por civitanaj, virinoj, handikapuloj ktp. Plibonigendas por virinoj kaj samseksemuloj, sed mi povas diri la saman por orienta eŭropo kie ankaŭ ne ekzistas egalecan por virinoj kaj samseksemuloj. Ĉu okcidenta eŭropo malpermesu la eniron de orientuloj?

Estas stranga ke vi diris ke "libereco praktiki iun ajn religio" estas okcidenta moralo al kiu islamanoj ne povas asimili, sed vi ne donas tiun liberecon al islamanoj. Kial vi rifuzas asimiliĝi?

Stefano888 (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 01:22:05

Mi eklegis la Koranon antaŭ tri jaroj. Mi pensas ke ĝi estas tre bona libro. Ekzistas multaj instruaĵoj en la Korano kiuj estas tre similaj al tio, kion oni trovos en la Biblio. Mi konscias ke ekzistas iuj elĉerpaĵoj en ĝi kiuj aperas esti malakceptebla laŭ nuntempaj normoj, sed ekzistas elĉerpaĵoj en la Biblio kiuj estas ankaŭ malakcepteblaj laŭ nuntempaj normoj. Ekzemple, Korano 5:38 diras forhaki la manon de ŝtelinto. Tamen, la araba verbo kiu tradukiĝis "forhaki" en tiu verso signifas "obstrukci" en Korano 29:29. Tial, eblas interpreti Koranon 5:38 figure. Tio ŝajnas esti pli senchava, miaopinie. La Korano asertas ke ĝi konfirmas la Biblion (Korano 5:48) kaj diras ke Mahometo ricevis neniujn novajn revelaciojn (Korano 41:43). Ekzistas neniu ordono en la Biblio, ordonante ke oni devas forhaki la manon de ŝtelinto. Jesus diris, "Se via dekstra mano pekigas vin, forhaku ĝin, kaj forĵetu ĝin de vi." (Mateo 5:30.) Mi ne konas kristanon, kiu interpretas tiujn vortojn absolute kaj laŭvorte. Tial, figura interpreto de Korano 5:38 estas plej verŝajne la prava interpreto.

Do mi ne timas la Koranon.

Mi pensas ke estas multe da tre afablaj homoj en la mondo kiuj estas islamanoj. Tamen, ekzistas ankaŭ kelkaj islamanoj kiuj havas ekstremajn ideologiojn. Anjem Choudary, ekzemple.

Mi estas trovinta tri problemojn pri Islamo. La religiaj estroj ofte diras al siaj sekvantoj aferojn, kiuj estas sendube malveraj. Ekzemple, ili diras ke kristanoj adoras tri diojn. Islamanoj ne uzas la Biblion. La Korano instruas ke ili devas akcepti la Biblion kaj eĉ studi ĝin. (Korano 3:79; 4:136,150-152; 29:46; 42:15) La haditoj enhavas multajn malbonajn instruaĵojn kiuj kontraŭdiras la instruaĵojn de la Biblio kaj la Korano. Tiuj haditoj skribiĝis pli ol 200 jarojn post la morto de Mahometo. Ili estas onidiraĵaro kaj ne estas fidindaj.

Altebrilas (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 14:43:36

Tiuj religianoj kiuj opinias, ke la sanktaj libroj havas respondoj al ĉiuj demandoj, laŭlitere kaj sen interpretado, bonvolu klarigi kion ili diras pri komputilaj piratoj, kopirajtoj, aviadil-flankenigintoj kaj aliaj modernaj krimoj...

Natrag na vrh