Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?
de rapn21, 5 de setembro de 2017
Mensagens: 7
Idioma: Esperanto
rapn21 (Mostrar o perfil) 5 de setembro de 2017 12:33:57
Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?
Altebrilas (Mostrar o perfil) 5 de setembro de 2017 17:34:22
Ne ekzistas "okcidentaj" moraloj, ĉar en la mezepoko ili estis tute malsamaj, sed aktualaj vivmanieroj, pli liberaj ol antaŭe, pri kiuj multaj homoj luktis por akiri ilin: abolicio de sklaveco, libereco de penso, de esprimado, de praktiki iun ajn religio aŭ eĉ neniun, civitana egaleco, homrajtojn, virinaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, samseksemuloj... Tial nuligi kelkajn el tiuj rajtoj aspektas kiel retroiro, reveno de la socio al antaŭa stato, nuligado de la luktoj de niaj antaŭuloj, maldankemo al niaj prauloj.
Certe pri iuj aferoj aliaj civilizoj iris pli foren ol la okcidenta, sed multaj okcidentanoj havas racion kaj malfermitan menson, do povas akcepti aliies ideojn kaj moralojn, se oni klarigas ilin.. Tiel "okcidenta" mondo interesiĝis al orientaj filozofioj kaj asimilis kelkajn el ili, ekzemple.
Ne temas pri geografio, sed pri historio.
Koracio (Mostrar o perfil) 5 de setembro de 2017 18:13:58
Al tiuj ne povas islamanoj asimili.
Altebrilas (Mostrar o perfil) 6 de setembro de 2017 11:37:12
Ĉar la progreso ne okazas samrapide en ĉiuj regionoj (ekz. en la Mezepoko, islamaj landoj estis antaŭ la kristanaj survoje al progreso), homoj en progresintaj regionoj malemas evolui retroen.
Plejmulto da islamanoj ne havas problemon pri la progreso, kvankam ili foje havas problemojn pro la integristoj.
rapn21 (Mostrar o perfil) 7 de setembro de 2017 20:35:26
Koracio:Abolicio de sklaveco, libereco de penso, de esprimado, de praktiki iun ajn religio aŭ eĉ neniun, civitana egaleco, homrajtojn, virinaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, samseksemuloj..Oni jam abolicis sklavecon en islamaj landoj. Kial vi opinias ke islamanoj ne povas asimili al libereco? Oni jam havas tiun en kelkaj islamanaj landoj kiel Turkio, Bosnio, Albanio ktp. Ankaŭ ekzistas rajtoj por civitanaj, virinoj, handikapuloj ktp. Plibonigendas por virinoj kaj samseksemuloj, sed mi povas diri la saman por orienta eŭropo kie ankaŭ ne ekzistas egalecan por virinoj kaj samseksemuloj. Ĉu okcidenta eŭropo malpermesu la eniron de orientuloj?
Al tiuj ne povas islamanoj asimili.
Estas stranga ke vi diris ke "libereco praktiki iun ajn religio" estas okcidenta moralo al kiu islamanoj ne povas asimili, sed vi ne donas tiun liberecon al islamanoj. Kial vi rifuzas asimiliĝi?
Stefano888 (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2017 01:22:05
Do mi ne timas la Koranon.
Mi pensas ke estas multe da tre afablaj homoj en la mondo kiuj estas islamanoj. Tamen, ekzistas ankaŭ kelkaj islamanoj kiuj havas ekstremajn ideologiojn. Anjem Choudary, ekzemple.
Mi estas trovinta tri problemojn pri Islamo. La religiaj estroj ofte diras al siaj sekvantoj aferojn, kiuj estas sendube malveraj. Ekzemple, ili diras ke kristanoj adoras tri diojn. Islamanoj ne uzas la Biblion. La Korano instruas ke ili devas akcepti la Biblion kaj eĉ studi ĝin. (Korano 3:79; 4:136,150-152; 29:46; 42:15) La haditoj enhavas multajn malbonajn instruaĵojn kiuj kontraŭdiras la instruaĵojn de la Biblio kaj la Korano. Tiuj haditoj skribiĝis pli ol 200 jarojn post la morto de Mahometo. Ili estas onidiraĵaro kaj ne estas fidindaj.
Altebrilas (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2017 14:43:36