Poruke: 27
Jezik: Esperanto
horngurke (Prikaz profila) 12. travnja 2007. 16:44:34
fraforo (Prikaz profila) 16. travnja 2007. 13:08:23
Kial? Simple ĉar ĝi estas facila lingvo por lerni. Anstataŭ investi jarojn en lernado de anglo, oni investos kelkajn monatojn (eble eĉ malpli... kelkajn semajnojn) en la lernado de esperanto. Poste kelkaj semajnoj oni povos interkomuniki per retmesaĝoj kaj tre baldaŭ oni povos vojaĝi kaj lerni pri la nova lando per esperantaj paroladoj.
Mi skribis blogon pri obstineco. Mi estas konvinkita pri la facileco de esperanto kiel dua lingvo. Ni devas vere ion fari por helpi politikistojn kompreni la veran valoron je internacia ponta lingva koncepto.
www (Prikaz profila) 1. srpnja 2007. 00:25:58
Matthieu (Prikaz profila) 1. srpnja 2007. 10:09:35
Sed ŝajnas ke, en Francio, Esperanto estas la sola lingvo, kiu ne povas esti instruata en lernejo kiel la aliaj lingvoj, pro eraraj kialoj: ĝi estas artefarita, senkultura lingvo, ktp.
bluaMauritius (Prikaz profila) 1. rujna 2007. 10:28:11
Jojo:L'amaso de la eŭropanoj kredas, ke la angla estas la plej taŭga internacia lingvo. Kiel konvinki ilin, ke oni lernas la anglan pli bone helpe de Esperanto?Lau mia scio almenau, do estas tiel, ke la Anglomaniuloi neniel konsiderus lasi lernejanoin esti helpatai per Esperanto-instruo (qvankam tio bone eblus). Ili preferadas - gjis nun - en multai kazoi la aplikon de la naturmetodo, kiun ni konas en Esperantujo el de la metodo de Andreo Czeh.
- Informi serioze pri la rezultoj de la korespondaj lingvistikaj eksperimentoj?
- Starti politikajn kampanjojn por la uzo de E-o kiel pontlingvo?
- Montri la funkciadon/uzon/utilon de lernita Esperanto per varbado?
-....
Fakte estas ankau tiel, ke la Esperanto-utiligo de la konsonanto "k" anstatau la "c" en Latino kaj la lingvoi Latinidai kondukis la instruistoin al la opinio, ke Esperanto - en sia gjisnuna skribosistem - misgvidas la lernantoin; tiel por eklerni Anglezan au Francezan ktp. tiuj devus tute trans-exerci. (Czar ne nur la "c"-problemo, sed ankau la manko de duoblai konsonantoi en Esperanto cze vortoi el la Romanida fontaro donas hikain nu xoin por la translernado tiam.) -
Plej grave tamen estas la orgoilo de la Anglomaniuloi, per kiu ili despektas Esperanton (malrespektas djin). Tute ne menciante la tro multain 'mal'-vorto-aplikoin en Esperanto, same la mankon de proprai ino-radikoi por la feminoi [patrino, kial ne "maiko", knabino kial ne "mejdo" kaj "pucelo"(kiam pliagja), onklino kial ne "lelo"(el Bulgarezo), fratino kial ne "ahhaita"(el Hebrea/Araba lingvoj), filino kial ne "dujta"(el Sanskrito), avino kial ne "bábushko",
edzino kial ne "spuzo"(el Bavarujo, Hispane: esposa, France: épouse), fianczino kial ne "gailahho"(el Hebrea lingvo)? ktp.]
-
Kaj jensupre mi nur lejjere (malpeze) tushis la tutan temon. Kion vi opinias pri tio?
---hdito ~*~
piotrek92 (Prikaz profila) 1. rujna 2007. 14:49:20
Pri via dua demando, mi kredas ke esperanto estas bona por lernado de aliaj lingvoj. Mi mem komencas lernadon de hispana kaj mi vidas multe da simileco. Ankaŭ anglan en mia lernejo mi lernas pli bone de kiam mi komencis lerni esperanton.
Mi pensas ke registaroj de EU devas ekinteresi esperanton, se oni ne volas pagi miliardoj da dolaroj por traduki ĉiujn dokumentojn al ĉiu lingvo de EU. Jam estas eble 25 lingvoj - kaj kio estos poste? 30? 40? Mi pensas ke tio estas tro multekosta.
grifo (Prikaz profila) 2. rujna 2007. 06:05:40