Al la enhavo

Eksperimento pri Esperanto en lernejoj en EU-landoj

de ho, 2004-junio-03

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

lina2 (Montri la profilon) 2007-marto-07 08:15:16

meire-martyn:Saluton,

Mi pensas ke Internacia lingvo estas la solvon por solvi la problemoj el komuniko.
En tutaj landoj oni devus lerni esperanto per oni povus kompreni tutaj personoj en tuta mondo.
Saluton!
Mia nomo estas Kate. Mi vivas in Hungario. Mi nun lernas anglan lingvon. Se mi skribas leteron al vi, ĉu vi helpus al mi?
Dankon: Kate

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-08 23:01:27

meire-martyn:Saluton,

Mi pensas ke la Internacia lingvo estas la solvo por solvi la problemojn de komunikado .
En ĉiuj landoj oni devus lerni Esperanton por oni povu kompreni ĉiujn personojn en la tuta mondo.
Kie vi uzas "the", uzu "la".

Ne ofendiĝu pri mi,
ĉar mi estas malbonkora,
sed blanka kaj lanugeca
.

Ni parolu pri tiu temo en "Kial vi lernas Esperanton?" Bonvenon tien!!!

piteredfan (Montri la profilon) 2007-marto-13 22:31:54

Mia brita registraro ekpolitikigas lernanton lingvojn en elementaj lernejoj. Tiuj ĉi lingvoj inkludos Urduon kaj Ĉinan. Ĉu Esperanton? Bedaŭrinde, mi kredas ne.

horngurke (Montri la profilon) 2007-aprilo-12 16:44:34

ci pastajo

fraforo (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 13:08:23

Bedaŭrinde, hodiaŭ la situacio pri lingvoj ne invitas al konsidero de esperanto kiel io utila. Sed, vere, se oni serĉas personojn kun internaciaj interesoj, personoj kiuj eble volus vojaĝi al eksterlandoj kaj kunvivi kun familioj aŭ individuoj por ne nur turiste viziti landojn, sed ankaŭ por sociale kaj politike kompreni ilin, esperanto estas la pli praktika solvo por fari tion.

Kial? Simple ĉar ĝi estas facila lingvo por lerni. Anstataŭ investi jarojn en lernado de anglo, oni investos kelkajn monatojn (eble eĉ malpli... kelkajn semajnojn) en la lernado de esperanto. Poste kelkaj semajnoj oni povos interkomuniki per retmesaĝoj kaj tre baldaŭ oni povos vojaĝi kaj lerni pri la nova lando per esperantaj paroladoj.

Mi skribis blogon pri obstineco. Mi estas konvinkita pri la facileco de esperanto kiel dua lingvo. Ni devas vere ion fari por helpi politikistojn kompreni la veran valoron je internacia ponta lingva koncepto.

www (Montri la profilon) 2007-julio-01 00:25:58

Ankaŭ mi pensas ke estus tre bone povi studi esperanton en lernejojn. Sed, kiu povos fari tion?. La lernejoj estas afero el estroj, kaj ili ne volas scii nenion pri esperanton, ĉar la angla donas ilin pli da monono ol la esperanta. La angla estas tre granda entrepreno. rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-julio-01 10:09:35

Mi konsentas: lerni Esperanton en lernejo (ne nur en EU) estus bone.

Sed ŝajnas ke, en Francio, Esperanto estas la sola lingvo, kiu ne povas esti instruata en lernejo kiel la aliaj lingvoj, pro eraraj kialoj: ĝi estas artefarita, senkultura lingvo, ktp.

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-septembro-01 10:28:11

Jojo:L'amaso de la eŭropanoj kredas, ke la angla estas la plej taŭga internacia lingvo. Kiel konvinki ilin, ke oni lernas  la anglan pli bone helpe de Esperanto?

- Informi serioze pri la rezultoj de la korespondaj lingvistikaj eksperimentoj?

- Starti politikajn kampanjojn por la uzo de E-o kiel pontlingvo?

- Montri la funkciadon/uzon/utilon de lernita Esperanto per varbado?

-....
Lau mia scio almenau, do estas tiel, ke la Anglomaniuloi neniel konsiderus lasi lernejanoin esti helpatai per Esperanto-instruo (qvankam tio bone eblus). Ili preferadas - gjis nun - en multai kazoi la aplikon de la naturmetodo, kiun ni konas en Esperantujo el de la metodo de Andreo Czeh.

Fakte estas ankau tiel, ke la Esperanto-utiligo de la konsonanto "k" anstatau la "c" en Latino kaj la lingvoi Latinidai kondukis la instruistoin al la opinio, ke Esperanto - en sia gjisnuna skribosistem - misgvidas la lernantoin; tiel por eklerni Anglezan au Francezan ktp. tiuj devus tute trans-exerci. (Czar ne nur la "c"-problemo, sed ankau la manko de duoblai konsonantoi en Esperanto cze vortoi el la Romanida fontaro donas hikain nu xoin por la translernado tiam.) -

Plej grave tamen estas la orgoilo de la Anglomaniuloi, per kiu ili despektas Esperanton (malrespektas djin). Tute ne menciante la tro multain 'mal'-vorto-aplikoin en Esperanto, same la mankon de proprai ino-radikoi por la feminoi [patrino, kial ne "maiko", knabino kial ne "mejdo" kaj "pucelo"(kiam pliagja), onklino kial ne "lelo"(el Bulgarezo), fratino kial ne "ahhaita"(el Hebrea/Araba lingvoj), filino kial ne "dujta"(el Sanskrito), avino kial ne "bábushko",
edzino kial ne "spuzo"(el Bavarujo, Hispane: esposa, France: épouse), fianczino kial ne "gailahho"(el Hebrea lingvo)? ktp.]
-
Kaj jensupre mi nur lejjere (malpeze) tushis la tutan temon. Kion vi opinias pri tio?

---hdito ~*~

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-septembro-01 14:49:20

Tiu estus tre bona ideo - sed ni ĉiuj scias ke nereala. Bedaŭrinde Eŭropo pensas ke internacia lingvo estas nur angla - esperanto ne taŭgas al ili. Mi pensas ke ili tre eraras. Tiu eksperimento etus tre bona kazo por popularigi esperanton.

Pri via dua demando, mi kredas ke esperanto estas bona por lernado de aliaj lingvoj. Mi mem komencas lernadon de hispana kaj mi vidas multe da simileco. Ankaŭ anglan en mia lernejo mi lernas pli bone de kiam mi komencis lerni esperanton.

Mi pensas ke registaroj de EU devas ekinteresi esperanton, se oni ne volas pagi miliardoj da dolaroj por traduki ĉiujn dokumentojn al ĉiu lingvo de EU. Jam estas eble 25 lingvoj - kaj kio estos poste? 30? 40? Mi pensas ke tio estas tro multekosta.

grifo (Montri la profilon) 2007-septembro-02 06:05:40

La plej multe homoj de la Eŭropa Unio parolas germana ol indiĝena lingvo, la duobla kvanto parolas germana ol duaidiomo. Kial konklude angla?

Reen al la supro