Ku rupapuro rw'ibirimwo

Demandi + persono?

ca, kivuye

Ubutumwa 3

ururimi: Esperanto

Metsis (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2017 08:50:47

Mi ĵus legis artikolon kun frazo "Estas evidente pri kiaj aferoj mi volis demandi lin" kaj komencis pensi pri "demandi + persono".

Al mi "demandi NN-n" signifas (certe influe de mia denaska lingvo), ke oni demandas, ĉu eblas renkonti NN-n, ĉu tiu persono NN estas hejme, en oficejo ktp. Alivorte oni bezonas iun prepozicion anstataŭ akuzativon. Kiu prepozicio? Pri? Mi komprenas "demandi pri NN" tiel, ke oni parolas kun iu alia persono kaj volas sciiĝi pri NN. En ĉi tiu artikolo oni volas verŝajne havi sencon, ke NN respondas al la demandoj de la ĵurnalisto. Do, "demandi de NN".

Aŭ ĉu mi estas miskompreninta en tute?

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2017 10:36:11

Se vi rigardos 'demandi' en PIV vi vidos 'demandi iun pri io.'
Al mi "demandi NN-n" signifas (certe influe de mia denaska lingvo), ke oni demandas, ĉu eblas renkonti NN-n, ĉu tiu persono NN estas hejme, en oficejo ktp
En la angla oni povas 'ask for someone '. Sed por tiu signifo en Esperanto oni uzas 'peti'.

Vidu artikoleton 3, en PIV sub 'Peti'

Jen la ligo por la Reta PIV.
+

Metsis (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyakanga 2017 11:21:32

Mia denaska lingvo ne estas la angla, sed ankaŭ en ĝi oni uzas verbon, kiu tradukiĝas "demandi". Bone, en Esperanto oni uzas alian verbon, "peti". Dankon.

Subira ku ntango