Đi đến phần nội dung

Ĉu la esprimo: "de mia" povas esti la subjekto?

viết bởi StefKo, Ngày 28 tháng 9 năm 2017

Tin nhắn: 14

Nội dung: Esperanto

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 20:36:01 Ngày 28 tháng 9 năm 2017

Mi uzis iam, heziteme, tiun esprimon kiel la subjekto.
Ĉu ĝi povas esti la subjekto?
Ekzemple en la frazo:

La hararo de via edzino estas rufa kaj de mia estas nigra.

thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 08:56:16 Ngày 29 tháng 9 năm 2017

Laŭ mi pli bone jeno:

la hararo de via edzino estas rufa kaj la mia estas nigra
la hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de mi estas nigra

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 09:27:51 Ngày 29 tháng 9 năm 2017

thyrolf:Laŭ mi pli bone jeno:

la hararo de via edzino estas rufa kaj la mia estas nigra
la hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de mi estas nigra
Ne! Mi celis la sencon:

...kaj de mia (edzino) estas nigra.

La vorto "edzino" estis ĉi tie subkomprenata.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:30:26 Ngày 29 tháng 9 năm 2017

Mia lingvo-sento ankaŭ kondukas al la enpuŝo de 'la'.

Do, 'la hararo de via edzino estas rufa, sed de la mia, nigra'.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 12:11:42 Ngày 29 tháng 9 năm 2017

sudanglo:Mia lingvo-sento ankaŭ kondukas al la enpuŝo de 'la'.

Do, 'la hararo de vi edzino estas rufa, sed de la mia, nigra'.
Ne tiel! La sama situacio priskribita pli larĝe:

Mi interparolas kun mia kolego. Mi diras pri hararo de lia edzino: „hararo de via edzino estas rufa”. Plu mi diras: „sed la hararo de mia edzino ne estas rufa, ĝi estas nigra”.

Ĉu mi povas skribi: „…sed de mia estas nigra”?
Mi demandas pri tio ĉar tia lingva konstruo ofte estadas en la pola. Kaj ĝi estas klara. Mi konsideras, ĉu ĝi estas klara en esperanto (kaj en aliaj lingvoj).

Gramatike tio nomiĝas probable tiel (fakuloj determinu tion):

la hararo - subjekto (subkomprenata)
de mia edzino - priskribo de la subjekto (edzino - subkomprenata)

Do "de mia" oni ne povas nomigi subjekton, ĉar la subjekto estas: "la hararo".
Ĉu mi bone pensas?
Sed la demando pri komprenado de tiu lingva konstruo daŭras...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:38:54 Ngày 29 tháng 9 năm 2017

La hararo de via edzino estas rufa, kaj tiu de la mia estas nigra.

Se oni formetus "tiu", tio eventuale signifus, ke temas pri la sama hararo. Mi pli volonte konsentus pri:
La vetero de januaro estas malvarma, kaj de julio varma.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:45:16 Ngày 30 tháng 9 năm 2017

Mi tute konsentas ke plej klare estas diri 'tiu de la mia', kaj eble vi pravas, Altebrilas, asertante ke, ekster-kontekste, 'de la mia' povus estigi dubon pri kies hararo temas - tiu de la parolanto au tiu de ties edzino.

Tamen ŝajnas al mi ke la afero kiu tiklis la iniciatanton de la fadeno estas ĉu 'de mia' povas sidi en tiu pozicio en la frazo kie oni atendus subjekton.

Kaj mi rimarkas ke vi ankaŭ en via solvo preferis enŝovi 'la' .

Mi kredas ke iuj Esperantistoj akceptus (ekzemple) 'Via aŭto estas ruĝa, sed mia estas blua' Tamen aliaj dirus 'Via aŭto estas ruĝa, sed la mia estas blua, kaj mi certe volus tiel diri.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 13:29:51 Ngày 30 tháng 9 năm 2017

sudanglo:Mi tute konsentas ke plej klare estas diri 'tiu de la mia', kaj eble vi pravas, Altebrilas, asertante ke 'de la mia' povus estigi dubon pri kies hararo temas - tiu de la parolanto au tiu de ties edzino.

Tamen ŝajnas al mi ke la afero kiu tiklis la iniciatanton de la fadeno estas ĉu 'de mia' povas sidi en tiu pozicio en la frazo kie oni atendus subjekton.

Kaj mi rimarkas ke vi ankaŭ en via solvo preferis enŝovi 'la' .

Mi kredas ke iuj Esperantistoj akceptus (ekzemple) 'Via aŭto estas ruĝa, sed mia estas blua' Tamen aliaj dirus 'Via aŭto estas ruĝa, sed la mia estas blua, kaj mi certe volus tiel diri.
Konstante ne! Temas pri "hararo de mia edzino" kaj ne "mia hararo"! Legu precize la superan priskribon de tiu situacio!

"La hararo de via edzino estas rufa kaj de mia estas nigra" = "La hararo de via edzino estas rufa kaj la hararo de mia edzino estas nigra".

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:43:16 Ngày 30 tháng 9 năm 2017

Stefko, via analizo ke oni subkomprenas 'la hararo de mia edzino' estas tute ĝusta, sed tio ne implicas ke oni nepre povas starigi 'de mia'. kiel elipson ĉar oni ne uzas artikolon en la subkomprenata frazero, kaj mi ankoraŭ preferas 'de la mia'.

Traleginte ekzakte kion Aktebrilas afiŝis, mi redaktis mian respondon. Se li estus dirinta ke la ellaso de 'tiu de' sanĝas la sencon tiam li estus pravinta pri la sencoŝanĝo.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 19:30:54 Ngày 01 tháng 10 năm 2017

sudanglo:Stefko, via analizo ke oni subkomprenas 'la hararo de mia edzino' estas tute ĝusta, sed tio ne implicas ke oni nepre povas starigi 'de mia'. kiel elipson ĉar oni ne uzas artikolon en la subkomprenata frazero, kaj mi ankoraŭ preferas 'de la mia'.

Traleginte ekzakte kion Aktebrilas afiŝis, mi redaktis mian respondon. Se li estus dirinta ke la ellaso de 'tiu de' sanĝas la sencon tiam li estus pravinta pri la sencoŝanĝo.
Prave!
Tio estas mia kutimiĝo de la mankigo “la”, kutimiĝo devenanta de ĉiutaga uzado de la pola, kiu ne posedas tiun artikolon.
Post la legado kaj pripensado de la problemo, mi konstatas ke mia demando devis aspekti tiel: ”Ĉu la esprimo ‘de la mia’ povas sufiĉi anstataŭ subjekto?”. Le respondo estas “jes”.
Ĉu mi pravas?

Dankon!

Quay lại