Al la enhavo

Fermita

"remember to do" kaj "remember doing"

de ito, 2017-oktobro-01

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-01 20:06:43

Karaj samlingvanoj

Kiel oni tradukas jenajn frazojn Esperanten? Ĉu oni povas esprimi ilin ne uzante ke-subfrazojn?

1. Please remember to write a letter.
2. Do you remember writing a letter?

Antaŭdankon.

Metsis (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 08:33:09

Mi diras:

1. Bonvolu memori skribi leteron.
2. Ĉu vi memoras skribinta leteron?

Burevoj (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 09:58:38

Laux mi, pli tauxgas demandi en angla forumo
Ne cxiuj bone povas efektive internacian lingvon

Imagu, ke mi interesigxas, kiel traduki:

Не был, а бывал

sudanglo (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 10:33:56

ito:Karaj samlingvanoj

Kiel oni tradukas jenajn frazojn Esperanten? Ĉu oni povas esprimi ilin ne uzante ke-subfrazojn?

1. Please remember to write a letter.
2. Do you remember writing a letter?

Antaŭdankon.
1. Bonvolu memori skribi leteron
2. Ĉu vi memoras, ke vi skribis leteron?

Teoriaj ebloj por traduki 2. (kun subtilaj distingoj) estas ankaŭ Ĉu vi memoras esti skribanta leteron? kaj Ĉu vi memoras esti skribinta leteron?

Do ĉu vi memoras la agadon (eble vi ne finfaris) - ĉu vi memoras la fakton de kompletigo.

Kaj eĉ pli teorie - Ĉu vi memoras skribanti/skribinti ...? - Ĉu vi memoras ke vi skribantis/skribintis ..?

En la angla tamen oni kutime akceptas ke 'do you remember writing a letter' povas servi por ambaŭj signifoj. Kaj mi supozas same por 'ke vi skribis'.

Metsis (Montri la profilon) 2017-oktobro-03 09:41:38

sudanglo,

Vi tradukis la duan frazon kun du variaĵoj:

"Ĉu vi memoras esti skribanta leteron?"

"Ĉu vi memoras esti skribinta leteron?"

sed mi tradukis

"Ĉu vi memoras skribinta leteron?"

Mi havas du demandojn:
1) Kial vi bezonas "esti"? Ĉu ne temas pri nefinia frazo (kiel oni nomas non-finite clause esperante)? Aŭ ĉu oni devas skribi "ĉu vi memoras skribinte leteron"?
2) Ĉu ne la unua variaĵo "skribanta" signifas, ke la persono nun, daŭre skribas? Eble malatentiĝis kaj ekz. komencis vidi birdojn ekstere anstataŭ skribi. Kaj la dua variaĵo "skribinta", ke la persono skribis la leteron ekz. hieraŭ kaj oni nun demandas pri pasinta agado.

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-03 13:16:31

Dankon al ĉiuj konsilintoj
Laux mi, pli tauxgas demandi en angla forumo
Burevoj pravas, sed se mi tie demandus, mi eble ne povos kompreni konsilaĵojn en la malfacila lingvo por mi, la angla. Fakte tiun demandon mi ricevis de unu el miaj amikoj sur-retaj, kaj mi ne povis respondi, tial mi tie ĉi demandis.

----

Laŭ mia kompreno, diferenco inter "remember to do" kaj "remember doing", estas tiel ke, la unua sigifas "iu memoras ion kion li faros (aŭ devos fari) en estonteco" kaj la lasta signifas "iu memoras ion kion li faris". Ĉu ĝustas?

Se mia kompreno ĝustas, oni facile povos uzante ke-subfrazojn. ekz.

1. Bonvolu memori, ke vi skribos (skribu, devas skribi) leteron.
2. Ĉu vi memoras, ke vi skribis leteron.

Sed nun la postulo estas ke ne uzu ke-frazon. Mi pensis tiel ke ĉar infinitivo mem ne havas koncepton de tempo, kaj esperanta dirmaniero --ado ne egalas kun 'gerund', plie --faranto(<-doing) ne indikas agon sed ulon. Do paralela rekta traduko eble ne estas efektigebla.

Do eble oni devos uzi participon ne en formo de adjektivo sed en formo de verbo(aŭ infinitivo ekz. --faranti). Sed kiel uzi ĝin, mi ne sciis. Fine mi elpensis jene.

1. Bonvolu memori skribonti leteron.
2. Ĉu vi momoras skribinti leteron.

Sed mi neniam vidis tiajn esprimojn, kaj eĉ se ili estas teorie akcepteblas, tiaj tradukoj estas ne naturaj kaj malfacilaj kompreni precipe en interparolado.

Mi ne estas lerta Eseranto-uzanto. Mi ripete legos viajn konsilojn, kaj poste pridiros.

Dankon!

noelekim (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 02:27:11

Ekzemploj de "Please remember to ..." :
tatoeba.org/aze/sentences/search?query=%22please+remember+to%22&from=eng&to=epo

kaj de "Do you remember seeing me before?"
tatoeba.org/aze/sentences/search?query=%22do+you+remember+seeing+me+before%22&from=eng&to=epo

Por "Do you remember writing me a letter?" mi sugestas: Ĉu vi memoras ke vi skribis al mi leteron?

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 04:24:14

Tiu ĉi demando estas de unu el miaj amikoj, kiu bone scias pri la angla lingvo, sed preskaŭ ne scias pri Esperanto. Li volis ekscii ĉu Esperanto havas 'infinitive' kaj 'gerund' (aŭ similaj esprimoj en Esperanto), kaj ĉu Espeanto povas esprimi distingante diferencon en la ekzemplaj frazoj per 'infinitive' kaj 'gerund'.

Do tia respondo ekz. "Esperanto povas interpreti 2-an frazon al 'ĉu vi memoras, ke vi skribis leteron' " tute ne trafas lian demandon, ĉar la responda interpreto uzas nur ke-frazon (that-phrase).

Mi petas pardonon ĉar la vidpunkto de tiu ĉi demando estis ne klara.

Metsis (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 09:31:48

ito,

Traduko de la unua frazo estas simpla:

Bonvolu memori skribi leteron

Ne kompligu ĝin.

La angla sufikso -ing en la dua frazo indikas nefinia frazo (en la angla non-finite clause), ĉar ĝi respondas al frazo "ke vi skribis leteron". En la angla oni uzas gerundion en tia okazo, sed en aliaj lingvoj diversajn infinitivojn aŭ participojn. E-o uzas participojn, kiuj havas laŭ la Fundamento du formojn, la adjektivan kaj la adverban.

Do en E-o la traduko estas laŭ mi

Ĉu vi memoras skribinte leteron?

sed mi ne estas guruo ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-oktobro-04 15:21:05

Laŭ mia humila opinio, temas pri alia signifo. Tie, memori havas du signifojn, kies malojn estas respektive "preteratenti" kaj "forgesi". Estus logike, ke oni traduku tiujn du malsamajn ideojn per du verbojn.

"memoratenti" mi proponus por la unua signifo, ĉar temas ambaŭ pri atento kaj memoro.

Memoratentu sendi la leteron!

Reen al la supro