去目錄頁

pro kaj/aŭ por = pror

amigueo, 2017年10月15日

讯息: 3

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2017年10月15日下午2:02:27

pro kaj/aŭ por = pror

Ĉu vi ne trovis tion ke en la angla kaj la franca oni kvazaŭ miksas signifojn de pro kaj por?
Mankas nek kialoj nek porkioj pror kiuj tiel fari...

Metsis (显示个人资料) 2017年10月15日下午3:30:21

Ne nur en la angla kaj la franca oni miksas, sed ankaŭ mi miksas facile kvankam neniu estas mia denaska lingvo. Se vi komparas la klarigojn por por kaj pro en Vortaro.net, vi pravas, ke ĝenerale temas pri celo respektive kaŭzo. Vortaro.net havas rimarkon kun pro:

"La distingo inter kaŭzo k celo de ago ne estas ĉiam klara, k tial la prep-oj por k pro povas havi sencojn preskaŭ identajn. Oni ne povas diri «morti por nesingardemo» anst. «morti pro nesingardemo»; sed inter «morti por la patrujo» k «morti pro la patrujo» ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri «pagi monon pro io» (oni insistas pri la elspezo) k «pagi monon por io» (oni insistas pri la akiro). En «ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki», Z. ne skribis «por akvo» nur por eviti ripeton, sed por estus tie pli konvena."

Mi konfesas, ke mi ne tute komprenas nuancojn, kaj tial pli malpli aktive evitas diri aŭ skribi pro.

amigueo (显示个人资料) 2017年10月22日下午10:51:45

celo estas kaŭzo, sed ne ĉiuj kaŭzoj estas celoj.
do kiam POR konvenas, ankaŭ PRO konvenas (kun alia nuanco), sed ne inverse.
PROR = kaŭzo kiu ekskludas celon
" ŝi mortis pror akcidento

回到上端