目次へ

Uzado de la akuzativo en senverbaj frazoj

Umlaŭto,2017年10月17日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Umlaŭto (プロフィールを表示) 2017年10月17日 20:36:29

La alian tagon mi ricevis gvidfolion pri la multaj uzoj de la akuzativa finaĵo, kiuj inkluzivas, inter aliaj uzoj, kutimajn frazojn kiel:
  • Bonvenon!
  • Bonan tagon!
  • Dankon!
  • Sanon!
Mi bone konas tian uzon de la akuzativon. Sed ankaŭ sur la folio estas ekzempla frazo kiu, laŭ mi, aspektas stranga:
  • Fajron!
Ŝajnas laŭ mi, ke kiam oni uzas la akuzativon tiel, oni efektive diras, „Mi deziras/donas (al vi) X-on.“ Ekz. „Mi deziras al vi bonvenon“ aŭ „Mi donas al vi dankon.“ Sed (mi esperas ke) oni ne deziras aŭ donas al oni fajron! Oni nur observas ke estas fajro. Mi ĉiam antaŭe pensis ke oni devus krii „Fajro!“ tiaokaze. Kaj fakte mi ankoraŭ pensas tiel, sed mi malpli certas post legi ĉi tiun folion. Do, mi demandas:

Kiel oni kriu, por unuvorte alarmi pri fajro?

thyrolf (プロフィールを表示) 2017年10月17日 21:58:26

aaaaaaaahhhhhhhhhhh !

Burevoj (プロフィールを表示) 2017年10月18日 3:10:42

kiam fajro estas bezonata por ion bruligi, oni petas "fajron"

sed se akcidento okulumo.gif, oni krias incendio!!!

brulego!!!

amigueo (プロフィールを表示) 2017年10月26日 11:49:07

mi demandas: ĉu DANKE samsignifas al DANKON?

sandviĉon?
ne, danke

danke via
amigueo

amigueo (プロフィールを表示) 2017年10月26日 11:55:26

same pri SALUTON: SALUTE

salute, amikoj
aŭ ven-salute, kara

blablabla

for-salute
amigueo

amigueo (プロフィールを表示) 2017年10月26日 11:59:36

BONVENU = BONVENON
TAGO BONU = BONAN TAGON

??

tommjames (プロフィールを表示) 2017年10月26日 13:18:14

Kiam oni krias "fajron!" esence la celo estas turni ies atenton al la fajro. Do eble ni povus rezoni ĝin kiel "[atentu la] fajron!" Tamen miaopinie ne estus eraro forlasi la akuzativon, kvazaŭ ĝi signifus nur "estas fajro!" aŭ simile.

先頭にもどる