Al la enhavo

Ĉu estas devo obei leĝojn?

de Umlaŭto, 2017-oktobro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Umlaŭto (Montri la profilon) 2017-oktobro-26 16:00:21

Kial oni ne veturigas tre pli rapide ol la leĝoj permesas, eĉ kiam oni pensas ke tio estas sendanĝera?
  • Eble ĉar oni ne tute certas ke tio estas sendanĝera.
  • Eble ĉar oni timas ricevi monpunon.
  • Eble nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, kaj oni ne malobeu leĝojn.
Mi komprenas la unuan kialon. Mi komprenas la duan. Sed mi trovas la trian malkomprenebla. Laŭ mi, leĝo signifas nur, „Tiun, kiu faros tiel, ni punos.“ Ĝi ne signifas, kaj ne povas signifi, „Fari tiel estas malbonaĵo.“ Leĝo ne povas bonigi aŭ malbonigi ion ajn, krom hazarde (ekz. se oni havas junajn gefilojn, oni ne kondutu sin tiel, ke oni malliberiĝus kaj ne plu povus subteni ilin).

Sed multaj homoj ja pensas ke oni devas obei leĝojn, nur ĉar ili estas leĝoj. De kie tiu ideo venas? Ĉu vi pensas ke tia devo ekzistas? Kial?

Roch (Montri la profilon) 2017-oktobro-26 20:42:40

Nova permesilo ricevas certan kvanton da poentoj; peko kontraŭ grava trafika regulo kostas poentojn, kaj kiam konsumiĝis ĉiuj poentoj, la permesilo ne plu validas. Certa tempo sen pekoj realtigas la poentaron. (Iuj landoj uzas malpoentojn, sed la principo estas la sama.)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kondukpermesilo

Umlaŭto (Montri la profilon) 2017-oktobro-26 21:05:35

Kiel tio rilatas al la temo, Roch?

Roch (Montri la profilon) 2017-oktobro-26 23:08:32

Oh! Morale kaj ĝenerale? Tiam mi dirus kiel li...


externalImage.png

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-27 04:03:52

"unjust" = ŝanĝbrilanata ĝeneralaĵo.

abaligu (Montri la profilon) 2017-oktobro-27 08:39:40

Jes, estas nia devo obei leĝojn kien ajn ni estas.

Tia devo ekzistas kaj venas de nia respondeco al niaj socioj kaj amo al niaj familioj. Nur kun la respondeco, niaj socioj povus esti pacaj kaj niaj familioj povus esti sekuraj. Kvankam leĝo povus esti maljusta en iuj kazoj, ankoraŭ estas nia devo eviti ofendi ĝin antaŭ ol ĝi estas forigita laŭleĝe per voĉdono. Ni faras tion, ĉar la leĝo, kiu ŝajnas maljusta al ni, eble justiĝas al aliaj.

Umlaŭto (Montri la profilon) 2017-oktobro-30 14:08:13

abaligu:Jes, estas nia devo obei leĝojn kien ajn ni estas.

Tia devo ekzistas kaj venas de nia respondeco al niaj socioj kaj amo al niaj familioj. Nur kun la respondeco, niaj socioj povus esti pacaj kaj niaj familioj povus esti sekuraj. Kvankam leĝo povus esti maljusta en iuj kazoj, ankoraŭ estas nia devo eviti ofendi ĝin antaŭ ol ĝi estas forigita laŭleĝe per voĉdono. Ni faras tion, ĉar la leĝo, kiu ŝajnas maljusta al ni, eble justiĝas al aliaj.
Ĉi tio eble estas ĉikano, sed ne en ĉiu lando elektiĝas leĝoj aŭ estroj per voĉdono.

Via rezonado postulas ke „la socio“ estas realaĵo, kaj ke mi devas zorgi pri ĝi super la realaj homoj kiujn ĝi enhavas, kiel miaj amikoj kaj amatoj. Se ekz. uzi kanabon helpas sendolorigi mian amikon, aŭ eĉ se ĝi nur plaĉas al li, kiun mi helpas per krii al li „Obeu la leĝojn!“ Mi helpas neniun, nur „la socion.“ Sed socioj ne estas homoj, ili estas fantomoj de la imago, kaj mi ne zorgas ĉu ili helpiĝas aŭ ne. Mi zorgas pri mia amiko kaj pri lia doloro kaj feliĉo.

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-30 19:16:43

Kio estas "fantomoj de la imago"?

Roch (Montri la profilon) 2017-oktobro-31 21:08:27

imago
1 Kapablo imagi: havi vivan imagon;

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-novembro-01 22:55:58

Jes, oni morale devas obei leĝojn, sed kompense, la leĝoj devas esti aplikeblaj kaj efektive aplikataj.

Diktaturecaj povoj ŝatas neaplikeblajn aŭ kontraŭdirajn leĝojn, kaj tio donas al ili bonajn motivojn por puni tiujn, kiuj ne plaĉas al ili.

Koruptecaj povoj ŝatas ne-aplikatajn leĝojn, ĉar tial oni ne bezonas aboli tiujn leĝojn kaj la politikistoj povas, de tempo al tempo, oportune apliki ilin kontraŭ oponanto.

Moralo devas esti ambaŭflanke.

Reen al la supro