Ujumbe: 15
Lugha: Esperanto
Umlaŭto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2017 4:00:21 alasiri
- Eble ĉar oni ne tute certas ke tio estas sendanĝera.
- Eble ĉar oni timas ricevi monpunon.
- Eble nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, kaj oni ne malobeu leĝojn.
Sed multaj homoj ja pensas ke oni devas obei leĝojn, nur ĉar ili estas leĝoj. De kie tiu ideo venas? Ĉu vi pensas ke tia devo ekzistas? Kial?
Roch (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2017 8:42:40 alasiri
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kondukpermesilo
Umlaŭto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2017 9:05:35 alasiri
Roch (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2017 11:08:32 alasiri
Grown (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2017 4:03:52 asubuhi
abaligu (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2017 8:39:40 asubuhi
Tia devo ekzistas kaj venas de nia respondeco al niaj socioj kaj amo al niaj familioj. Nur kun la respondeco, niaj socioj povus esti pacaj kaj niaj familioj povus esti sekuraj. Kvankam leĝo povus esti maljusta en iuj kazoj, ankoraŭ estas nia devo eviti ofendi ĝin antaŭ ol ĝi estas forigita laŭleĝe per voĉdono. Ni faras tion, ĉar la leĝo, kiu ŝajnas maljusta al ni, eble justiĝas al aliaj.
Umlaŭto (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2017 2:08:13 alasiri
abaligu:Jes, estas nia devo obei leĝojn kien ajn ni estas.Ĉi tio eble estas ĉikano, sed ne en ĉiu lando elektiĝas leĝoj aŭ estroj per voĉdono.
Tia devo ekzistas kaj venas de nia respondeco al niaj socioj kaj amo al niaj familioj. Nur kun la respondeco, niaj socioj povus esti pacaj kaj niaj familioj povus esti sekuraj. Kvankam leĝo povus esti maljusta en iuj kazoj, ankoraŭ estas nia devo eviti ofendi ĝin antaŭ ol ĝi estas forigita laŭleĝe per voĉdono. Ni faras tion, ĉar la leĝo, kiu ŝajnas maljusta al ni, eble justiĝas al aliaj.
Via rezonado postulas ke „la socio“ estas realaĵo, kaj ke mi devas zorgi pri ĝi super la realaj homoj kiujn ĝi enhavas, kiel miaj amikoj kaj amatoj. Se ekz. uzi kanabon helpas sendolorigi mian amikon, aŭ eĉ se ĝi nur plaĉas al li, kiun mi helpas per krii al li „Obeu la leĝojn!“ Mi helpas neniun, nur „la socion.“ Sed socioj ne estas homoj, ili estas fantomoj de la imago, kaj mi ne zorgas ĉu ili helpiĝas aŭ ne. Mi zorgas pri mia amiko kaj pri lia doloro kaj feliĉo.
Grown (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2017 7:16:43 alasiri
Roch (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2017 9:08:27 alasiri
1 Kapablo imagi: havi vivan imagon;
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Novemba 2017 10:55:58 alasiri
Diktaturecaj povoj ŝatas neaplikeblajn aŭ kontraŭdirajn leĝojn, kaj tio donas al ili bonajn motivojn por puni tiujn, kiuj ne plaĉas al ili.
Koruptecaj povoj ŝatas ne-aplikatajn leĝojn, ĉar tial oni ne bezonas aboli tiujn leĝojn kaj la politikistoj povas, de tempo al tempo, oportune apliki ilin kontraŭ oponanto.
Moralo devas esti ambaŭflanke.