Aportes: 15
Idioma: Esperanto
Grown (Mostrar perfil) 5 de noviembre de 2017 01:22:20
Altebrilas:Jes, oni morale devas obei leĝojn, sed kompense, la leĝoj devas esti aplikeblaj kaj efektive aplikataj.Nekomprenite.
Diktaturecaj povoj ŝatas neaplikeblajn aŭ kontraŭdirajn leĝojn, kaj tio donas al ili bonajn motivojn por puni tiujn, kiuj ne plaĉas al ili.
Koruptecaj povoj ŝatas ne-aplikatajn leĝojn, ĉar tial oni ne bezonas aboli tiujn leĝojn kaj la politikistoj povas, de tempo al tempo, oportune apliki ilin kontraŭ oponanto.
Moralo devas esti ambaŭflanke.
cromañon (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2017 13:18:35
Umlaŭto:Kial oni ne veturigas tre pli rapide ol la leĝoj permesas, eĉ kiam oni pensas ke tio estas sendanĝera?tio dependas ĉu vi estas tute stulta aŭ ne. se vi estas tute stulta, prefere vi ĉiam obeu la leĝojn. se vi ne estas tute stulta vi povas elekti kiam obei kaj kiam ne.Mi komprenas la unuan kialon. Mi komprenas la duan. Sed mi trovas la trian malkomprenebla. Laŭ mi, leĝo signifas nur, „Tiun, kiu faros tiel, ni punos.“ Ĝi ne signifas, kaj ne povas signifi, „Fari tiel estas malbonaĵo.“ Leĝo ne povas bonigi aŭ malbonigi ion ajn, krom hazarde (ekz. se oni havas junajn gefilojn, oni ne kondutu sin tiel, ke oni malliberiĝus kaj ne plu povus subteni ilin).
- Eble ĉar oni ne tute certas ke tio estas sendanĝera.
- Eble ĉar oni timas ricevi monpunon.
- Eble nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, kaj oni ne malobeu leĝojn.
Sed multaj homoj ja pensas ke oni devas obei leĝojn, nur ĉar ili estas leĝoj. De kie tiu ideo venas? Ĉu vi pensas ke tia devo ekzistas? Kial?
Grown (Mostrar perfil) 11 de noviembre de 2017 08:59:34
cromañon:Ĉu vi estis kiu unufoje kritikis mian Esperanton tiam kiam si mem ne havis periodon?Umlaŭto:Kial oni ne veturigas tre pli rapide ol la leĝoj permesas, eĉ kiam oni pensas ke tio estas sendanĝera?tio dependas ĉu vi estas tute stulta aŭ ne. se vi estas tute stulta, prefere vi ĉiam obeu la leĝojn. se vi ne estas tute stulta vi povas elekti kiam obei kaj kiam ne.Mi komprenas la unuan kialon. Mi komprenas la duan. Sed mi trovas la trian malkomprenebla. Laŭ mi, leĝo signifas nur, „Tiun, kiu faros tiel, ni punos.“ Ĝi ne signifas, kaj ne povas signifi, „Fari tiel estas malbonaĵo.“ Leĝo ne povas bonigi aŭ malbonigi ion ajn, krom hazarde (ekz. se oni havas junajn gefilojn, oni ne kondutu sin tiel, ke oni malliberiĝus kaj ne plu povus subteni ilin).
- Eble ĉar oni ne tute certas ke tio estas sendanĝera.
- Eble ĉar oni timas ricevi monpunon.
- Eble nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, kaj oni ne malobeu leĝojn.
Sed multaj homoj ja pensas ke oni devas obei leĝojn, nur ĉar ili estas leĝoj. De kie tiu ideo venas? Ĉu vi pensas ke tia devo ekzistas? Kial?
Umlaŭto (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2017 16:00:16
cromañon:tio dependas ĉu vi estas tute stulta aŭ ne. se vi estas tute stulta, prefere vi ĉiam obeu la leĝojn. se vi ne estas tute stulta vi povas elekti kiam obei kaj kiam ne.Sed, se mi elektas obei la leĝojn, kiujn mi trovas justaj, kaj elektas ne obei tiujn, kiujn mi trovas maljustaj, ĉu mi vere obeas leĝojn, aŭ ĉu mi nur obeas mian propran senson de justeco? Ĉu mia hundo obeas min se mi diras "Kuŝu!" kiam li jam kuŝas?
Grown (Mostrar perfil) 29 de noviembre de 2017 06:16:08
Umlaŭto:Ad hominem. Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.cromañon:tio dependas ĉu vi estas tute stulta aŭ ne. se vi estas tute stulta, prefere vi ĉiam obeu la leĝojn. se vi ne estas tute stulta vi povas elekti kiam obei kaj kiam ne.Sed, se mi elektas obei la leĝojn, kiujn mi trovas justaj, kaj elektas ne obei tiujn, kiujn mi trovas maljustaj, ĉu mi vere obeas leĝojn, aŭ ĉu mi nur obeas mian propran senson de justeco? Ĉu mia hundo obeas min se mi diras "Kuŝu!" kiam li jam kuŝas?