Till sidans innehåll

kiel povas la hispana registaro halti la ribelon en katalunio??

av cromañon, 27 oktober 2017

Meddelanden: 31

Språk: Esperanto

novatago (Visa profilen) 3 november 2017 21:22:35

Roch:
Catalan independence referendum, 2017
Do you want Catalonia to become an independent state in the form of a republic?
Location Catalonia
Date 1 October 2017
Results
Votes %
Yes 2,044,038 = 92.01%
No 177,547 = 7.99%
okulumo.gif
Nur por klarigi la aferon, sen intenci defendi aŭ ataki agojn de la ŝtata estraro aŭ de la regiona estraro: La tuta lonĝantaro de Katalunio estas 7.448.332 el kiuj, ne oficiale, 5.313.564 rajtis voĉdoni. Tio signifas ke voĉdonis nur 43,03% el la loĝantaro kaj oni scias ke oni povis voĉdoni pli ol unu fojo (fakte tio okazis) kaj ke ne eblis garantii purecon de la voĉdonado, nek de la nombrado.

Kaj nun, mi ja atakas ambaŭ estrarojn:
La korupta hispana estraro, kaj la korupta kataluna estraro estas en malbonega momento ĉar ĝis malmultaj semajnoj antaŭ, amaskomunikiloj nur parolis pri iliajn koruptaĵojn. Nun, amaskomunikiloj nur parolas pri la konflikto inter ambaŭ estraroj, kurioze ĉu ne? Nu, ni parolu klare: Ĉio estas fuma kurteno, en kiu la veraj sendependistoj, nur parto de la kataluna loĝantaro, estas peonoj kiuj klopodas profiti la konflikton por atingi, ĉefe, internacian apogon kaj, se hazarde estas bonŝanco, sendependecon.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Visa profilen) 5 november 2017 21:49:36

EU estu peranto en tiu konflikto. Estas ĝia rolo.

vincas (Visa profilen) 6 november 2017 10:39:52

Burevoj:
rusa imperio kaj ĝia armeo kiel ĉiam savos vin
Nia imperio estas pli forta lango.gif

cromañon (Visa profilen) 6 november 2017 12:53:15

ĉu iu scias kion diable faras puigdemont kun la flamenkoj? ĉu li ne devus esti respondanta nun antaŭ la hispanaj juĝistoj anstatŭ ludi al mŭso kaj kato inter la flamenkoj?

https://www.youtube.com/watch?v=k6ZWC2UQJ18

Roch (Visa profilen) 6 november 2017 16:12:22

Kial Belgio?
While the European Union has backed Madrid over the Catalan crisis and its member countries have made clear they will not recognize Friday’s independence declaration, Belgium has expressed concern at Spain’s hardline stance.

https://www.politico.eu/article/belgian-minister-p...
rideto.gif

Grown (Visa profilen) 6 november 2017 20:21:06

Roch:
Burevoj:ĉu Esperanto (la lingvo de amo, paco kaj amikeco) ne estas konvena rimedo por interpacigi hispanojn kaj katalunojn?
Jes kaj ne. Jes por fari bonan dividon de politikaj kaj ekonomiaj potencoj, kaj ne, ĉar ĉiu kulturo rajtas ekzisti "sendepende!"
Ŝanĝbrilantaj ĝeneraĵoj.

Burevoj:malfeliĉaj eŭropanoj, vi loĝas en la socio, kie demokratio (do, la potenco de popolo) jam rompiĝis.

sed trankviliĝu

rusa imperio kaj ĝia armeo kiel ĉiam savos vin
Traumatic bonding/fear-down. Vi eble devus diri "ĉiufoje", anstataŭ "ĉiam", sed tiu hazarde estas nepreventeblvenka tekniko. Tia tekniko ofte estas tipo de bandwagon effect. Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

Burevoj:rezulto de referendumo estas la supera decido, kiu estas multe pli alta, ol ŝtata konstitucio aŭ aliaj ŝtataj leĝoj.

en vera demokratia lando la voĉo de popolo estas la voĉo de Dio kaj supera leĝo.

la popolo de Katalunio en la referendumo voĉdonis por la sendependeco (92 %)!!!
strangas al mi, ke la registaro de hispanujo ne deziras estimi tiun decidon, eŭropa unio ankaŭ ne deziras

EU konfesis la sendependecon de Kosovo sen ajna referendumo
EU ne konfesis la sendependecon de Krimeo, malgraŭ tio, ke en Krimeo la referendumo okazis.
por la sendependeco kaj la aliĝo al rusio voĉdonis preskaŭ 97 % da krimeaj civitanoj. sed EU tuj ek-kulpigis rusion pri perforto dum la referendumo.
EU ne konfesis la sendependecon de Katalunio malgraŭ tio, ke preskaŭ 92 % da kataloj voĉdonis por la sendependeco. Kiu ilin perfortis?

ĉiuj oficiuloj, ĉiuj instancoj de EU devus deklari: ni estimas la rezultojn de la referendumo, ni estimas kaj konfesas la volon de katala popolo, ĉar la volo de popolo estas la supera leĝo en efektive demokratia socio.

sed trankviliĝu, miaj etaj amikoj.
pac-ama kaj pacema rusa armeo venos kaj la ordon aranĝos. kiel ĉiam.
samkiel en Sirio.
Strange. ESTAS ARMEO. Paco ne estas ties laborposteno.

https://en.wikipedia.org/wiki/Second_Chechen_War_c...
https://en.wikipedia.org/wiki/Russian_military_int...

Mi opinias ke vi ebrias ree.

Stefano888 (Visa profilen) 6 november 2017 23:41:30

Ne subpremu la katalunan popolon. Lasu pli da impostmonon iri al Katalunio.

vincas (Visa profilen) 7 november 2017 10:34:08

Grown:

Li uzas tro multe da alkoholo. Li devus serĉi helpon. Eble ni povus iel al li helpi?

novatago (Visa profilen) 9 november 2017 08:56:28

Stefano888:Ne subpremu la katalunan popolon. Lasu pli da impostmonon iri al Katalunio.
Katalunoj estas same subpremataj ol la aliaj hispanoj. Vi nur sciis pri ĉi tio ĉar ĝi estas afero pli atentokaptiga kaj sendependistoj volas reklami ĝin por havi eksterlandan apogon. Fakte, la katalunaj politikistoj, kiuj nun fuĝas ne havis problemon akcepti perforton de la kataluna polico, regata de la kataluna estraro —de la partio de la fuĝa Puigdemont—, kontraŭ katalunoj, dum la protestoj de la 15M movado (kaj aliaj okazoj), same kiel ili ne havis problemon akcepti perforton de la hispana polico kontraŭ 15M protestantoj en aliaj hispanaj urboj. Pli, nun estas aliaj konfliktoj en Hispanio, ekzemple en Murcio (Murcia), kaj polico uzas perforton kontraŭ protestantoj kaj tiu konflikto estas tute nekonata ekster Hispanio. Plie, tiuj katalunaj politikistoj ne dubis tondi civitanajn servojn (edukado, sano, ktp) dum jaroj por uzi monon por aranĝi la cirkan fuman kurtenon de la sendependistoj (dirinde: kaj kulpigi la hispanan estraron de la manko de mono). Eĉ pli, tiuj katalunaj politikistoj TUTE NE HAVIS PROBLEMON interkonsenti en la jaroj 1996 kaj 2000 kun la partio, kiu estras nun Hispanio, por lasi tiun partion estri kaj subpremi Hispanion.

Katalunio (kunekun Madrido) estas riĉa privilegiata (de la hispanaj leĝoj) regiono kaj nun, ridinde, ili provas ŝajni subpremataj malriĉuloj sen rajtoj.

Mi ne konsentas la agojn de la hispana estraro en ĉi tiu afero, ankaŭ ne tiuj de la kataluna estraro, mi pensas ke, se la plimulto de katalunoj volas sendependiĝon (nuntempe tio ne okazas), ili rajtas voĉdoni kaj sendependiĝi (per ambaŭflanka interkonsento). Sed mi ne akceptas mensogojn dum aliaj regionoj ne nur estas same subpremataj, sed ankaŭ perdas pli kaj pli civitanoj favore al Madrido, Katalunio aŭ aliaj landoj. La naciistaj estraroj, kaj en Hispanio kaj en Katalunio bezonas malamikojn por pravigi sin. Tial la hispana estraro ne akceptas la referendumon, ĉar se tio okazus laŭleĝe kaj senprobleme, katalunoj plejmulte dirus NE kaj ambaŭ estraroj perdus ilon por manipuli civitanojn. Tial la kataluna estraro mensogadas senĉese pri la hispana estraro kaj la hispanoj.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Visa profilen) 9 november 2017 09:32:13

Naciismo por eviti klasbatalo, klasika afero.

Tillbaka till toppen