ورود به محتوا

Instruon pri gramatika termino

از ito, 31 اکتبر 2017

پست‌ها: 23

زبان: Esperanto

Metsis (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2017،‏ 17:38:05

La frazo Mi farbis la muron blanke. (Notu, la ĝusta formo estas blanke ĉi-tie.)

havas sekvajn parolpartojn:
mi: pronomo
farbis: verbo
muron: substantivo
blanke: adverbo

La kazoj estas
mi: nominativo
muron: akuzativo
blanke: aktuale translativo sed oni ne uzas la terminon en E-o

La verbotempoj, tensoj estas
farbis: preterito

La frazelementoj estas
mi: subjekto
farbis: verbo
muron: objekto
blanke: adjekto (adverbialo)

ito (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2017،‏ 0:45:32

Metsis
Dankon pro via detala klarigo
Metsis:Estas kvar aroj de terminoj
  • parolpartoj, kiuj montras la leksikan klason de vorto
  • kazoj, kiuj montras gramatika fleksio de substantivecaj vortospecoj
  • verbotempoj, kiuj montras ial tempon de agado
  • frazelementoj, kiuj montras funkcion de vorto en frazo
Mi antaŭe estis iom konfuzata pri specoj de terminoj (parolparto,kazo,tempo,flazelemento, modo, aspekto ks.), sed la konceptoj pli klariĝis en mia kapo. Dankon.
Metsis:La Wikipedia artiklo pri la kazoj listigas 52 (se mi kalkulis ĵuste) kazoj, sed neniu lingvo havas ĉiujn. La finno-ugraj lingvoj havas multe da kazoj, preskaŭ aŭ ĉirkaŭ dudek. E-o bazas sur kelkaj hindeŭropaj lingvoj (https://eo.wikipedia.org/wiki/Hindeŭropa_lingvaro) kaj tial uzas prepociziojn anstataŭ kazojn.]
Jes, mi jam antaŭe priaŭdis ke la hungara lingvo havas 17(ne certa) kazojn. Eble hungaroj esprimas ilin uzante vorto-finaĵojn aŭ sufiksojn, aŭ transformante vortojn, ĉu ne?

Metsis:El kiu lingvo oni pruntus la terminan sistemon al E-o? Por eviti parcialo multaj verkistoj de E-a gramatiko uzas "esperantigitan" terminaron, ekz. Bertil Wennergren en sia PMEG.
parcialo , ĉu parcialon? en PIV ne troviĝas parcialo
Sed mi povas preskaŭ kompreni ĝin.

---
En Espertnato oni uzas prepoziciojn por distingi kazojn escepte de akuzativo (kaj posesivo -a ekz. patr-a) sed foje uzas vorto-ordon. La lasta ekzemplo estas mia montrita frazo (en la angla SVOC strukturo)

Mi farbis la muron blanka.

Vi diris:
Metsis:La frazo Mi farbis la muron blanke. (Notu, la ĝusta formo estas blanke ĉi-tie.)
Metsis:blanke: adjekto (adverbialo)
Sed vidu la referencan paĝon en PMEG. PMEG klarigas jene:

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.
Komparu la du jenajn frazojn:

- Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) Ruĝan estas ĉi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.

- Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)

----
Laŭ PMEG "blanka (ruĝa en PMEG)" estas perverba priskribo de objekto. Kaj oni povas votro-ordigi je ne nur SVOC sed ankaŭ SVCO (en la angla mallogigo).

Mia demando estis kiu flazelemeta termino tradicia estas aplikebla por la perverba priskribo de objekto "blanka (ruĝa en PMEG)".

Sed mi fine trovis la ĝŭstan aplikon en PMEG- Gramatika vortareto. Mi nur preter-legis antaŭe.

- objekta predikativo → perverba priskribo de objekto

----
Vi opinias ke "blanka" devas esti "blanke", kaj la termino aplikebla estas adjekto(adverbialo), sed mi prenu PMEG. (ĉu adverbialo estatas Esperanta vorto?)

Dankegon!

sergejm (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2017،‏ 2:47:31

Mi opinias tiel:
Mi farbis la muron blanka - post la ago la muro iĝis blanka.
Mi farbis la muron blanke - mi uzis blankan farbon; sed la muro eble ne iĝis tute blanka, pro malbona kvalito de la farbo aŭ de la laboro.

Metsis (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2017،‏ 8:02:22

ito:
Jes, mi jam antaŭe priaŭdis ke la hungara lingvo havas 17(ne certa) kazojn. Eble hungaroj esprimas ilin uzante vorto-finaĵojn aŭ sufiksojn, aŭ transformante vortojn, ĉu ne?
Mia denaska lingvo estas la finna, parenca kun la hungara, kaj la Vikipedia artiklo pri kazoj havas du ekzemplojn. Notu, ke en multaj fojoj la radiko adaptas iel al finaĵo:

viikko: semajno
Minä jään kahdeksi viikoksi: Mi restos du semajnojn.
(nur unu k)

En la estona frazo la vorto por semajno nädala ne adaptas. La estona estas proksime parenca al la finna.

ito:
parcialo , ĉu parcialon? en PIV ne troviĝas parcialo
Sed mi povas preskaŭ kompreni ĝin.
Eble mi eraris. Mi ne memoras, kie mi trovis la vorton "parcialo". Mi signifis biason, sed feliĉe vi komprenis.

ito:
Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.
Komparu la du jenajn frazojn:

- Vi farbas la domon ruĝan. <tranĉita>

- Vi farbas la domon ruĝa. <tranĉita>
Mi eraris, vi pravas.

ito:
Mia demando estis kiu flazelemeta termino tradicia estas aplikebla por la perverba priskribo de objekto "blanka (ruĝa en PMEG)".
La Vikipedian artiklo pri translativo klarigas, ke "La kazo indikas staton aŭ kvaliton kiel rezulto de antaŭa ago aŭ ŝanĝigo." Do "blanka" funkcias kiel translativo, ĉar "blanka" estas la rezulta stato post vi farbis.

ito:
----
<tranĉita> la termino aplikebla estas adjekto(adverbialo), sed mi prenu PMEG. (ĉu adverbialo estatas Esperanta vorto?)
Mi trovis la terminon "adverbialo" en Vikipedia artiklo pri vortordo, sed la ĵusta esperanta termino ŝajnas esti adjekto. Bedaŭrinde la Vikipedia artiklo pri ĝi estas tre mallonga kaj nesufiĉa, kaj tial vi devas legi la respondan anglan artiklon.

Metsis (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2017،‏ 9:03:03

sergejm:Mi opinias tiel:
Mi farbis la muron blanka - post la ago la muro iĝis blanka.
Mi farbis la muron blanke - mi uzis blankan farbon; sed la muro eble ne iĝis tute blanka, pro malbona kvalito de la farbo aŭ de la laboro.
Almenaŭ la finna sed mi pensas, ke ankaŭ aliaj finno-ugraj lingvoj konas tiel nomatajn tutajn kaj partajn objektojn.

Syön leivän: Mi manĝas la tutan panon aŭ la tranĉaĵon el pano. (tuta objekto, en akuzativo), la difinita peco de la difinita pano
Syön leipää: Mi manĝas pecon de pano. (parta objekto, en partitivo) nespecifika peco aŭ nombro de tranĉaĵoj de iu pano

En E-o oni devas uzi la partitivan prepozicion "da" por nelimigitaj kaj nedifinitaj aĝoj kaj "de" aŭ "je" por limigitaj aŭ difinitaj aĝoj, se oni volas montri partonj (vidu PMEG):

Mi farbis la muron blanka. (tuta objekto)
Mi farbis parton de la muro blanka. (parta objekto)

Miascie se vi volas diri, ke la lameno de la farbo ne tute kovris la muron pro malbona kvalito, vi devas klarigi plu, ne sufiĉas la diferenco "blanka" kontraŭ "blanke".

sergejm (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2017،‏ 11:23:51

Mi farbis la muron blanka.
Mi farbis la muron blankan.
- signifo de ĉi tiuj frazoj estas bone priskribita en PMEG.
Mi farbis la muron blanke.
- ĉi tio estas ankaŭ bone formita frazo, en ĝi 'blake' rilatas al la verbo. Sed pri ĝia signifo oni ne skribis en PMEG. Mi nur supozis kia povas esti la diferenco.

ito (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2017،‏ 0:06:59

Metsis

Mi komprenis ke la 'blanka' apartenas al translativo, kaj dum Esperanto esprimas ĝin foje per vorto-ordo (foje per prepozicio 'al', 'kiel' ka. mi ne estas certa), la finna, la hungara ks. esprimas ĉiukaze per adaptitaj sufiksoj.

Ŝajnas al mi ke a finno-ugraj lingvoj estas malfacile lerneblaj pro tro varia vorto-transformado, sed ankaŭ estas tre raciaj. Eble etaj infanoj, kiuj libere parolas ilin estas tre saĝaj. Male mi estas ...('д'、

sergejm
sergejm: "-ĉi tio estas ankaŭ bone formita frazo, en ĝi 'blake' rilatas al la verbo ......".
Mi konsentas al vi. Sed "Mi farbis la muron blanke" laŭsence iom strange sonas al mi. Kial strange? Senkonscie. (^^;

sergejm (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2017،‏ 4:32:23

Mi pensas tiel:
Mi farbis lazure flavan muron verda.
flava - la koloro antaŭ la ago.
lazura - la koloro uzita dum la ago.
verda - la koloro post la ago.

Metsis (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2017،‏ 8:17:25

sergejm:Mi pensas tiel:
Mi farbis lazure flavan muron verda.
flava - la koloro antaŭ la ago.
lazura - la koloro uzita dum la ago.
verda - la koloro post la ago.
Eble vi pravas. Certe mi ne estas kompetentulo, sed por eviti miskompreno mi preferas, ke oni klarigas plue. Ekz.

Mi farbis kun lazura koloro la flavan muron, kiu fariĝis verda.

StefKo (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2017،‏ 12:09:40

ito:Metsis

Mi komprenis ke la 'blanka' apartenas al translativo, kaj dum Esperanto esprimas ĝin foje per vorto-ordo (foje per prepozicio 'al', 'kiel' ka. mi ne estas certa), la finna, la hungara ks. esprimas ĉiukaze per adaptitaj sufiksoj.

Ŝajnas al mi ke a finno-ugraj lingvoj estas malfacile lerneblaj pro tro varia vorto-transformado, sed ankaŭ estas tre raciaj. Eble etaj infanoj, kiuj libere parolas ilin estas tre saĝaj. Male mi estas ...('д'、

sergejm
sergejm: "-ĉi tio estas ankaŭ bone formita frazo, en ĝi 'blake' rilatas al la verbo ......".
Mi konsentas al vi. Sed "Mi farbis la muron blanke" laŭsence iom strange sonas al mi. Kial strange? Senkonscie. (^^;
Tio estas interesa. "Mi farbis la muron blanke" - tian lingvan konstruaĵon oni uzas en la pola, nur kun la prepozicio "je" (pole "na"), tiel: "Mi farbis la muron je blanke". Se oni uzas adjektivon aŭ substantivon oni devas uzi la prepozicion "per": "Mi farbis la muron per blanka/blanko". Evidente, en la pola tio estas ablativo, do oni uzas adjektivon kun ĝusta finaĵo.

بازگشت به بالا