Al la enhavo

Instruon pri gramatika termino

de ito, 2017-oktobro-31

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-07 12:20:55

Metsis:
sergejm:Mi pensas tiel:
Mi farbis lazure flavan muron verda.
flava - la koloro antaŭ la ago.
lazura - la koloro uzita dum la ago.
verda - la koloro post la ago.
Eble vi pravas. Certe mi ne estas kompetentulo, sed por eviti miskompreno mi preferas, ke oni klarigas plue. Ekz.

Mi farbis kun lazura koloro la flavan muron, kiu fariĝis verda.
Kial "kun lazura koloro" kaj ne "per lazura koloro"? Ĉu mi eraras?

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-07 17:06:45

Certe, 'per lazura koloro'.
Sed: flava koloro kun lazura koloro faras verdan koloron.

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-08 08:52:13

StefKo:
Kial "kun lazura koloro" kaj ne "per lazura koloro"? Ĉu mi eraras?
Ne, mia eraro. Certe per lazura koloro estas pli bona.

Reen al la supro