Til innholdet

Instruon pri gramatika termino

fra ito,2017 10 31

Meldinger: 23

Språk: Esperanto

StefKo (Å vise profilen) 2017 11 7 12:20:55

Metsis:
sergejm:Mi pensas tiel:
Mi farbis lazure flavan muron verda.
flava - la koloro antaŭ la ago.
lazura - la koloro uzita dum la ago.
verda - la koloro post la ago.
Eble vi pravas. Certe mi ne estas kompetentulo, sed por eviti miskompreno mi preferas, ke oni klarigas plue. Ekz.

Mi farbis kun lazura koloro la flavan muron, kiu fariĝis verda.
Kial "kun lazura koloro" kaj ne "per lazura koloro"? Ĉu mi eraras?

sergejm (Å vise profilen) 2017 11 7 17:06:45

Certe, 'per lazura koloro'.
Sed: flava koloro kun lazura koloro faras verdan koloron.

Metsis (Å vise profilen) 2017 11 8 08:52:13

StefKo:
Kial "kun lazura koloro" kaj ne "per lazura koloro"? Ĉu mi eraras?
Ne, mia eraro. Certe per lazura koloro estas pli bona.

Tibake til toppen