Mergi la conținut

Kiel voki specialiston pri teo?

de Kriketo, 31 octombrie 2017

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

Kriketo (Arată profil) 31 octombrie 2017, 08:45:08

Mi akceptas la Esperantaj vortoj, do, kompreneble, mi ne volas ŝanĝi ilin.
Sed foje mi havas problemojn: Oni scias ke "teologo" estas specialisto pri metoda studo pri Dio kaj diaj aferoj. Bone.
Nun, vinologo estas specialisto pri scienco pri la farado de vinoj. Sed kial voki specialisto pri scienco pri la farado de teo? Devas ekzisti iuj teo-specialistoj en Ĉinio ĉu ne?
Hieraŭ ni babilis pri tio dum renkontiĝo de nia Esperanto-klubo, legante paĝon de La Bona Lingvo de Claude Piron. Pri "kombini elementojn el la baza provizo por esprimi ideojn", iu proponis voki specialiston pri dio per la vorto "pridioteoristo".
Kion vi pensas?

amigueo (Arată profil) 31 octombrie 2017, 15:11:57

teologo kaj theologo.
teismo kaj theismo.
precedenco: budhisto.

avantaĝo? theo kaj teo! elektu kiun vi preferas trinki!
por la kristanoj estus inovaĵo kaj sensolva solvo dilemon: la thea sango iĝis teo anstataŭ vino

noelekim (Arată profil) 1 noiembrie 2017, 03:18:59

'teologo' kaj 'teologio' jam estas kombinaĵoj el la baza provizo, nome la radikoj teolog' kaj teologi' kun -o. Ambaŭ radikoj oficiale eniris nian lingvon en 1909 kaj mi ne komprenas kial oni volus ilin anstataŭigi.

Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos

nornen (Arată profil) 1 noiembrie 2017, 05:49:29

noelekim:Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos
Tefakulo estas tre taŭga vorto. Tamen kion signifu "teologo"? Te'o'log'o? Bedaŭrinde "olog" ne estas oficiala vorto, kaj tial ne taŭga por ĝenerala kaj publika interparolado.

StefKo (Arată profil) 1 noiembrie 2017, 15:19:16

noelekim:'teologo' kaj 'teologio' jam estas kombinaĵoj el la baza provizo, nome la radikoj teolog' kaj teologi' kun -o. Ambaŭ radikoj oficiale eniris nian lingvon en 1909 kaj mi ne komprenas kial oni volus ilin anstataŭigi.

Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos
Simple: "telogo"

nornen (Arată profil) 1 noiembrie 2017, 15:55:32

Telogo? Mi timas ke "log" ne signifas kion vi celas. Telogo estas la karesa altirforto de teo.

noelekim (Arată profil) 2 noiembrie 2017, 03:02:21

nornen:
noelekim:Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos
Tefakulo estas tre taŭga vorto. Tamen kion signifu "teologo"? Te'o'log'o? Bedaŭrinde "olog" ne estas oficiala vorto, kaj tial ne taŭga por ĝenerala kaj publika interparolado.
Jes, neoficiala, kiel ankaŭ granda parto de la vortprovizo de Esperanto (omleto, origamio, ostaĝo ...). Sed ĉu ekzistas unu sperta Esperantisto kiu ne scias ke -ologo signifas "scienculo, fakulo pri la koncerna temo"? www.reta-vortaro.de/revo/art/olog.html

Kriketo (Arată profil) 8 noiembrie 2017, 22:10:10

Dankon!
Mi tre ŝatas la vorton "tefakulo". Kompreneble, mi neniam volis anstataŭiĝi vorton el la baza vortaro!

Înapoi mai sus