Příspěvky: 29
Jazyk: Esperanto
StefKo (Ukázat profil) 3. listopadu 2017 10:41:53
noelekim:Laŭ mia kompreno, "amiko ... kolera" kaj "kolera amiko" estas samsignifaj.Tio ĉi ne havus strangan vortordon se oni aldonus komojn, tiel: Amiko, kolera, telefonis Petron.
Mi devas aldoni ke tiu "amiko ... kolera", kvankam gramatike ĝusta, havas strangan, nekutiman, vortordon.
Tiaj konstruaĵoj ofte estadas en la pola. "kolera" estas tiukaze la vorto interĵetita.
"Ja, stary, wam to mówię” - "Mi, maljuna, al vi diras tion" (el: https://sjp.pwn.pl)
amigueo (Ukázat profil) 3. listopadu 2017 16:31:36
"Amiko telefonis koleran Petron" ne egalas "Amiko telefonis Petron kolera (sc. Petro)."
"Amiko, kolera, telefonis Petron" ne egalas "Amiko kolera telefonis Petron."
ante/anta, estante/estanta
"Amiko telefonis Petron kolera kolera"
Burevoj (Ukázat profil) 3. listopadu 2017 18:11:06
mi ĉiam sekvas ordinaran logikon.
la logiko flustras en miajn orelojn - oni ŝanĝas la rektan, kutiman, ĉiaman vort-ordon por ion emfazi, substreki.
se kolera estas amiko, mi skribas: kolera amiko telefonas Petron = kolera amiko telefonas al Petro (en mia gepatra lingvo "telefoni" ne estas transitiva kaj postulas dativon).
se kolera estas Petro, mi skribas: amiko telefonas koleran Petron = amiko telefonas al kolera Petro
por emfazi, ke kolera estas amiko, oni povas skribi: tre kolera amiko, treege kolera amiko
kaj se kolera estas Petro - same
"mi telefonas Petron kolera" povas uziĝi en poezio kaj unusence signifas, ke kolera estas amiko
Burevoj (Ukázat profil) 3. listopadu 2017 18:36:53
amigueo:dankegon al cxiuj ; mi resumas:Blia (rusa sakraĵo) , kamarado amigueo
"Amiko telefonis koleran Petron" ne egalas "Amiko telefonis Petron kolera (sc. Petro)."
"Amiko, kolera, telefonis Petron" ne egalas "Amiko kolera telefonis Petron."
ante/anta, estante/estanta
"Amiko telefonis Petron kolera kolera"
ŝaltu logikon
kolera povas esti aŭ 1) amiko aŭ 2) Petro
ne elpensu superfluan senbezonan problemon
kolera amiko telefonas petron = amiko telefonas petron kolera (kolera estas amiko, sen iaj "SI")
amiko telefonas koleran petron = amiko telefonas petron koleran (kolera estas Petro, sen iaj "SI")
amigueo (Ukázat profil) 4. listopadu 2017 22:55:22
laŭ via respondo mi supozas ke la alternativo "ante/anta" estas stranga al vi.
ĉu?
ĉar ",kolera," = "ante kolera"
sergejm (Ukázat profil) 6. listopadu 2017 3:15:02
Tiel kiel al vi konsilis Burevoj, vi povas diri se iu el personoj estis kolera tuj antaŭ la telefonado.
Se tiu iĝis kolera post la telefonado, vi povas uzi iĝanta/iĝante aŭ onta/onte.
Nu, ankaŭ metu vortojn kiuj rilatas unu al al alie kiel eble pli proksime.
sergejm (Ukázat profil) 6. listopadu 2017 11:31:16
Amiko telefonas Petron fari sin/lin kolera.
'sin' rilatas al subjekto, 'lin' al objekto.
Sed 'sin' estas en akuzativo kaj la verbo 'fari' aŭ alia necesas.
amigueo (Ukázat profil) 8. listopadu 2017 23:38:57
sergejm:'Si' rilatas al la subjekto de la frazo; tiel kiel vi uzis ĝin en la unua mesaĝo, vi ne povas ĝin uzi.Efektive, SI rilatas al la subjekto, kaj mi ne uzas ĝin en la subjekto, sed en alia mistera sintagmo. en la uzo de la titolo de temfadeno, ĝi konservas tiun signifon kiun vi diris. do mi ne komprenas nepovon. ???
thyrolf (Ukázat profil) 9. listopadu 2017 6:47:26
"Amiko telefonis Petron amiko kolera."
Sensenca frazo !
Komparu:
Petro permesis al si grandan elspezon.
Petro permesis al Petro grandan elspezon.
Tio havas (almenaŭ teorian) sencon.
amigueo (Ukázat profil) 9. listopadu 2017 9:17:00
thyrolf:Si estas anstataŭanto de la subjekto, kaj se mi anstataŭas, rezultas jeno:por pli klare kompari, mi ŝanĝetas la ekzemplojn:
"Amiko telefonis Petron amiko kolera."
Sensenca frazo !
Komparu:
Petro permesis al si grandan elspezon.
Petro permesis al Petro grandan elspezon.
Tio havas (almenaŭ teorian) sencon.
Karlo Petron telefonis Karlo kolera ( Karlo kolera = (est)ante kolera = si kolera = ,kolera, )
Karlo Petron telefonis Petro kolera ( Petro kolera = anta kolera = (Petron) kolera )
mi konstatas ke rimedo Karlo/Petro estas pli facila/evidenta gramatike ol rimedo ante/anta
la malfacilo kompreni, laŭ mi, estas ke:
"Karlo kolera" ne estas parto de la subjekto,
do ĝi povas enhavi SI kiel pronomon de la subjekto.